Nostalgio varmigas la cerbon - kaj la korpon
Ĉe rememoro pri bonaj tempoj la kunligo inter korpo kaj menso montras sian potencon. La efiko daŭras sufiĉe longe - testantoj kiuj nostalgie tramigris la memoron eltenis dolorigan malvarmon pli longe.
Ke multaj homoj sentas varmon ĉirkaŭ la koro kiam ili kuntroviĝas ĉe punĉostando kaj ke ili sekve vidas siajn kunĝuantojn en milda varma lumo, tio ne nur rezultas el la alkoholo sed ankaŭ el la socia situacio. La socia situacio estas amalgamita kun temperaturo en multaj parolturnoj - oni montras al iu la "malvarman ŝultron" kaj havas por iu alia "varman parolon" - kaj tiu kunligo iras ekster la lingvon. Kiu travivas homan malvarmon, tiu sentas frosteton.
Tiun kunligon inter la socia temperaturo kaj la memsentita temperaturo de la korpo resp. de la medio ekzemple montris en eksperimentoj la psikologo Ĉen-Bo Zong en Toronto. Li igis travivi al kelkaj partoprenantoj jam antaŭ la deklarita komenco socian separiĝon - ke tio jam estis parto de la eksperimento, tion la testantoj ne sciis - kaj sekve li petis ilin taksi la ĉambran temperaturon. La separitoj sentis ĝin je tri gradoj malpli alta. Tiam oni donis al ili rekompence por la partopreno en la eksperimento trinkaĵon, varmegan teon aŭ malvarman senalkoholan trinkaĵon je libera elekto. La izolitoj prenis la teon. Sed eblas ankaŭ inversigi la aferon: Denove en duone kaŝa eksperimento esploristo de la universitato de Kolorado enmanigis sub iu preteksto al testantoj survoje al testejo taseton da kafo aŭ da glacia kafo - kaj tiam ili ricevis por legi mallongajn priskribojn de personoj kaj oni petis ilin prijuĝi la karakteron de la priskribitaj personoj: Tiuj kiuj tenis tason da varma kafo en la mano donis pli varmajn prijuĝojn.
Ke varmo havas tian centran signifon, tion oni scias almenaŭ ekde la 1950-aj jaroj el eksperimentoj kun simiidoj kiujn oni separis de siaj patrinoj. Oni ofertis al ili surogatan patrinon el drato, en unu varianto la drato estis tute nuda, en alia varianto la figuro estis ĉirkaŭvolvita per tuko kaj interne troviĝis varmiganta lumbulbo. La idoj peferis tiun duan "patrinon", kvankam ŝi ne ofertis - alie ol la aliaj - nutraĵon. Varmo, ĉu fizika aŭ socia, estas pli grava ol nutraĵo.
Kaj kiu ĵus havas neniun ĉe kiu eblus preni varmon, tiu povas helpi al si mem, per nostalgio. Tiu fenomeno troviĝas en ĉiuj kulturoj. Nostalgiantoj sentas la ĉambran temperaturon pli alta kaj inverse: Testantoj kiujn oni lokigis en malvarma ĉambro sentis nostalgion sen plua ekstera instigo.
La efiko daŭras longe - testantoj kiuj nostalgiumis eltenis dolorigan malvarmon pli longe - kaj supozeble la efiko de nostalgia rememoro ne nur limiĝas al varmo. Postvivantoj de koncentrejoj raportis ke dum malsatego al ili helpis la rememoro pri abunda manĝaĵo, kaj homoj kiuj preskaŭ mortis pro soifo raportis ion similan. La korpo do en kazo de mankego helpas al si per nostalgio, kvankam tiu pozitva efiko ne ĉiam funkcias.