Norvegio kiel elektra rezervujo de Eŭropo
La produktado de elektro el vento kaj sunradiado ne estas ĉiam fidinda. Mastrumantoj de energio tial serĉas rezervujojn kiujn ili povas malfermi por elpreni energion dum malhelaj kaj senventaj periodoj. Norvega konzerno intencas funkciigi perakvajn energicentralojn en la nordo kiel baterion por la tuta kontinento.
Temas pri tio doni al la daŭre ŝanĝiĝemaj energiportantoj kiel vento kaj suno pli da fidindeco. Tio eblas ĉar la energicentraloj de Norvegio estas je plej granda parto pumprezervujaj centraloj. En ili eblas facile bufri la kurenton. Per superflua energio - ekzemple el Germanio - akvo estas pumpata de la malsupra al la supra baseno.
Pintaj produktadoj de kurento je tagoj kun multe da vento aŭ da sunradiado kiuj alikaze malstabiligus la germanan reton, tiamaniere estas sencohave utiligeblaj. La turbinoj bezonas nur 3 minutojn por atingi el la ripoza pozicio la plenan ŝarĝiĝon. En kazo de manko de energio en la sudo tiam la akvo refluegas en la malsuprajn basenojn - kun diferenco en la alteco de 1000 metroj.
Generatoroj produktas kurenton kiu povas reflui al Germanio. Laŭ la ĉefo de la ŝtata norvega energikonzerno Statkraft tio estas unu el la plej efikaj vojoj por stokigi energion. Ja perdiĝas ĉirkaŭ 20 procentoj de la kurento sur la vojaĝo tien kaj reen, sed alternativaj bufroteknikoj kiel produktado de hidrogeno aŭ natura gaso el ventenergio aŭ rezervujoj kun komprimita aero estas laŭ li multe pli malatraktivaj.
Samtempe laŭ la ĉefo de Statkraft Germanio dum la venontaj jaroj havos problemon teni sian elektran reton stabila - kiam elretiĝos apud la restintaj atomcentraloj ankaŭ malnovaj centraloj por karbo kaj gaso kiuj nun ankaŭ povas kompensi la malregulecon. Jen la punkto en kiu la norvegoj volas asisti. Ili eĉ ne bezonas konstrui tutvalajn barilojn por tio, sed ili volas anstataŭe renovigi la malnovajn centralojn per novaj generatoroj. Kun 200 ĝis 300 kromaj instalaĵoj je mallonga vido pintaj produktadoj de 25.000 megaŭatoj el Germanio kaj aliaj eŭropaj landoj estus bufreblaj. Tio korespondus al triono de la produktokvanto kiu estas elprenata el la germana elektra reto.
Por transporti la kurenton tien kaj reen la norvega konzerno Statnett planas konstrui 600 kilometrojn longan alttensian kondukilon sur la grundo de la maro. Solvendas ankoraŭ financaj kaj ekologiaj problemoj, sed ĉe Statkraft oni estas optimisma ke eblos realigi sistemon por kurento simila al sistemo kiun oni jam starigis por la transporto de natura gaso el la norda maro.