Niaj malnovaj amikoj - la dombestoj

10/10/2012 17:38

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉio komenciĝis antaŭ multaj jarmiloj, ĉirkaŭ la kavernoj, kie vivis prahomoj. Ili amikiĝis al lupoj, ilin nutris, kaj reciproke la bestoj ilin gardis kontraŭ eblaj atakantoj. Naskiĝis tiam unu el la plej firmaj amikecoj en la historio, ĉar se oni povas kredi la darvinajn teoriojn, lupoj fariĝis hundoj. Kreiĝis figuroj profunde intimaj al la homa kulturo: la dombestoj.
    
La inklino de homaj familioj pligrandigi sian nombron per aldono de besta membro ne ĉesas kreski. Kvankam  hundoj estas ankoraŭ la preferataj, katoj kreskas laŭkvante kaj amaso da aliaj bestoj iom post iom envenas la liston.  Robinsono Kruzo havis papagon; Tarzan havis ĉimpanzon; Kaligulo  ĉevalon; Sankta Francisko malferocigis lupon. Ŝajnas, ke homoj forte bezonas la kompanion de bestoj. Nuntempe listo da neordinaraj bestetoj aldoniĝis al la modernaj hejmaj ĉarmuletoj: porkoj, testudoj, ratoj, musoj, lacertoj, papagetoj kaj aliaj birdoj, fiŝoj, serpentoj, musteloj, eĉ tigroj, ursoj, leonoj kaj panteroj. Temas efektive pri bestbabelo!
    
Nur en Brazilo, oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 50 milionoj da bestoj komforte vivas en homaj hejmoj. Se kalkuli  nutraĵojn, vakcinojn kaj aliajn medicinajn kaj higienajn bezonaĵojn, oni facile alvenas al spezoj de multaj milionoj. Kaj Brazilo ne estas la ĉampiono: Usono enhavas multe pli vastan merkaton. Estas iom ŝoke pensi, ke tiuj milionoj povus forigi malsaton kaj mizeron de multaj infanoj en malriĉaj landoj.
    
Tamen, fakaj studoj montris, ke hejma dorlotado de bestoj ne estas sensenca kaprico. Ĝi fakte profunde influas la homan vivon. Tiuj bestetoj redonas kontraŭ  homa karesemo altvalorajn kontribuojn. Familioj kun dombestoj vivas pli harmonie, kaj geedzoj pli pace interkompreniĝas;  infanoj estas pli trankvilaj kaj sociemaj;  depresiaj pacientoj pli facile alfrontas siajn suferojn pro plialtiĝo de sia memestimo;  bestposedantoj pli malofte suferas kormalsanojn ol senbestuloj;  bestposedantoj estas pli sentemaj kaj toleremaj al proksimuloj ol senbestaj homoj kaj komunikiĝas pli facile;  demencaj maljunuloj pli bone fartas en kompanio de hundoj;  eĉ en hospitaloj oni jam observis la bonan efikon de hundoj ĉe kanceraj infanoj. Kaj kompreneble, ĉiuj konscias pri la altvalora helpo de trejnitaj hundoj ĉe blinduloj. La pruvo, ke bestoj  vekas bonajn sentojn estas la lastatempa ĉiea movado por respekto al la bestaj rajtoj.
    
La nerifuzebla fakto estas, ke niaj hejmaj bestoj, niaj malnovaj amikoj, longe ĝuos tian aman interligon.