Nia nova kompufono
Mia edzino havas poŝtelefonon kiu ja estas sufiĉe moderna. Per ĝi ŝi ne nur povas telefoni, sed ankaŭ aŭskulti radion kaj muzikon kiun mi transŝutis al ŝia telefono. Tamen iu diableto elsuĉas la elektron tiel rapide ke ŝi ĉiutage devas reŝargi la baterion. Tion ŝi eltenis sufiĉe longe, sed ŝi tiel ne povis ĝui la uzon de la telefono. Kaj ŝi vidis ke ŝiaj koleginoj havas pli modernajn poŝtelefonojn kiuj estas eĉ pli multflankaj, nome ŝiaj koleginoj posedas kompufonojn per kiuj ili povas surfi en la interreto, fari fotojn, legi retmesaĝojn, trovi la vojon kaj senfine ludadi ktp.
Tia aparateto vere bonege taŭgas por la ĉiutagaj trajnvojaĝoj (dufoje 30 minutoj) por agrable pasigi la tempon. Do kiam nia plej granda diskontvendeja ĉeno de Aŭstrio ofertis kompufonon je tre favora prezo kaj krome alproksimiĝis la naskiĝtago de mia edzino, mi aĉetis tiun novan ludilon por ŝi. Kiam mi alportis ĝin hejmen mi tuj testis ĝiajn funkciojn kaj konstatis ke jes ĝi estas vere tre bona. La mastruma sistemo estas Androido kaj jam estas instalitaj multaj utilaj aplikaĵetoj. Por tuj povi uzi la telefonon en la pakaĵo estis SIM-karto de diskonta telefonreta provizanto kaj por senpage aliri la interreton la kompufono konektiĝas kun loka sendrata retstacio.
Tian sendratan retaliron ofertas senpage ekz. la fervoja kompanio en siaj trajnoj kaj estas multaj aliaj publikaj lokoj kie oni povas kapti senpagan retaliron.
Ĝis nun mia edzino ne jam kunportis la novan kompufonon, sed lasis ĝin hejme por ke mi preparu al ŝi ĉion por senproblema uzo kaj ĝuo. Ekzemple ĵus mi kopiis Fado-muzikon (mp3-dosierojn) de mia komputilo al ŝia kompufono kio ja estis sufiĉe multe da laboro ĉar unue mi devis elŝuti tre pezan programon de Samsung por ebligi la transŝutadon de dosieroj. Poste mi devis elŝuti programeton por aldoni ID3-etikedojn al la unuopaj muziktitoloj. Tio ja necesis ĉar alikaze oni vidus sur la ekraneto de la kompufono nur nudajn numerojn por la unuopaj titoloj.
Nun mia edzino devas testi ĉiujn funkciojn de la kompufono hejme por ke ŝi ĉiam povu demandi min se ŝi ion ne komprenas aŭ se la aparato ne obeos kiel ŝi dezirus tion. Mi mem jam testadis sufiĉe amplekse kaj kun ĝojo mi povis elvoki la paĝaron de la Esperanta Retradio kaj povis aŭskulti sonartikolojn. Kaj mi ankaŭ testis ĉu eblas entajpi esperantajn literojn. Mi trovis por tio aplikaĵeton en la interreto kiun mi jam elŝutis sed ne jam instalis ĉar nek mi nek mia edzino urĝe bezonas tion, ĉar mi ja havas ankaŭ malgrandan porteblan komputilon kiun mi povas uzi tiucele.
La nova kompufono ofertas tiom da servoj ke oni bezonas sufiĉe longan tempon por familiariĝi kun ĉiuj. Ĉiukaze ĝi estas vere tre bela ilo por agrable pasigi la tempon kiam oni estas survoje kaj mi nur deziras ke mia edzino ĝuos tiujn avantaĝojn.