Nepra edukado pri socia sekso
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Supermodelinoj, en la nuna amaskomunikila mondo, revigas la plejmulton da viroj kaj verŝajne ankaŭ plej grandan parton de junaj virinoj. Fakte tiu ŝajna brila sukceso de virinoj emas subtaksigi la diskriminacion, pro kiu ili daŭre suferas eĉ en la tiel nomataj "liberalaj" landoj.
Hodiaŭ oni celebras la mondan tagon por rimarkigi la perforton kontraŭ "rufharuloj". Ne plu akceptebla estas situacio, en kiu ĉiu rufhara persono estas publike daŭre molestita per vulgaraj esprimoj kaj eĉ per korpaj fituŝoj. Rufharuloj estas seksperfortitaj multe pli ol aliaj personoj.
Se, malbonŝance, tiu estus reala situacio, ĉu la socio akceptus ĝin? Ĉu ĝi ne firmege postulus ĉesigi tiajn fiokazaĵojn per ĉiu rimedo? Ĉu ne estus amasaj demonstracioj, ne nur de rufharuloj, ĝis kiam tia fikonduto malaperus, aŭ almenaŭ tre malpliiĝus?
Kaj jen, ĉio tio reale okazas al homa grupo multe pli vasta ol rufharuloj, fakte temas pri pli ol duono de la monda loĝantaro: virinoj! Sed la publiko, kaj eĉ la plejmulto, tute ne alarmiĝas kaj registaroj vere ne movas eĉ unu fingron por draste ŝanĝi la situacion. Indulgeme supozante, ke, almenaŭ rilate al okcidentaj registaroj, tiu ĉi hontinda senaktiveco ne devenas el malesto de volo ŝanĝi, sed el malĝusta ordo de prioritatoj, venis la tempo, ke la nepra ŝanĝo ricevu la pintan prioritaton.
Kune kun longa listo de nepre disponigendaj rimedoj kaj monsumoj
por garantii la malzorgatan sekurecon de virinoj kaj la forigon de ilia diskriminacio en multaj kampoj, ekzistas rimedo, sendube la plej grava, por atingi fundamentan kaj longdaŭran ŝanĝon: edukado pri "socia sekso". Socia sekso, ankaŭ soci-kultura sekso aŭ genro, estas la "socia" aŭ "psikologia" sekso de persono, kiu diferencas de biologia sekso.
Do edukado por ĉiu knabo kaj knabino, laŭ ilia aĝo kaj taŭga nivelo.
En la israela eduka sistemo, tio ekzistas sed en limigita maniero, ĉar oni ne devus konsideri edukadon pri socia sekso kiel aldonon, iuspecan ornamon, fakon nedevigan depende de lernejo aŭ de volo de instruistoj. Ĝi nepre devas fariĝi deviga fako en ĉiuj lernejoj.
La kialo estas, ke malgraŭ la grava historia rolo, kiun virinoj ludis en la kreado de la stato, nia socio fakte restis ĝis nun esence virecema. Kvankam la feminisma movado atingis plibonigon en la statuso de virinoj kaj malpliigis la pezan malobservon de iliaj rajtoj, la vojo al plena egaleco estas ankoraŭ longa. Des pli, ke estiĝis novaj problemoj.
Plie, multaj infanoj vidas en sia propra hejmo problemajn modelojn de familia vivo kaj spektas krudajn okazaĵojn surstrate kaj en televidaj programoj. Kie, ekzemple, lernos la knaboj, ke tuŝi nekonsentan knabinon tute ne estas montro de vireco sed fia kaj eĉ krima ago? Kiu klarigos al multaj el ili, ke tio, kion ili vidas en pornografiaj filmoj — kaj ili spektas tiajn filmojn ekde ĉiam pli juna aĝo — tute ne spegulas la realan vivon kaj (laŭ rezultoj de esploroj) eĉ malutilas al ili, al iliaj estontaj sekseco kaj ebleco krei amrilatojn? Kiu komprenigos al ili, ke samseksuloj ne estas malestimendaj homoj? Ĉu eblas daŭre neglektadi la gravecon de la mesaĝo nepre transdonenda al knabinoj, laŭ kiu ilia valoro troviĝas en iliaj humanecaj kaj mensaj kvalitoj, kaj ne nur en ilia korpo kaj aspekto, kiel multaj el ili povas kompreni el abundo de amaskomunikilaj kaj alispecaj mesaĝoj?
Tio ne estas ekstrema radikalisma feminismo, Dio nin gardu!, sed konvinkoj, kiujn geinfanoj kaj geknaboj nepre devas akiri en la procezo de edukado pri socia sekso. Eĉ tiuj, kiuj ne rekonas la decidan neceson de socia-seksa instruado en terminoj de rajtoj de Adamo kaj Eva, devus pensi pri la enorma profito, kiun tiamaniere la tuta socio povus akiri: redukto de perforto, plibonigo de rilatoj, ĝenerale inter homoj kaj speciale inter seksoj.