Nekutima memoraĵo el Sicilio

29/08/2012 19:16

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Dum la ĵus finiĝinta Itala Esperanto-Kongreso en Mazaradelvalo (Sicilio, Italujo) ni vizitadis la okcidentan parton, pli malpli kvaronon de tiu fascina insulego. Por mi, italo loĝanta jam 37 jarojn en Israelo, kiu tamen vivis siajn unuajn 31 vivjarojn en la norda Italujo, iom hontete temis pri la unua esploro de Sicilio.

Krom belegaj rememoroj de vidindaĵoj kaj homaj travivaĵoj, mi kunportis hejmen ununuran objekton kiel memoraĵon:   "scacciapensieri" (Esperante "buŝharpo" sed laŭvorte "forpelilo de zorgoj"). Mi opiniis, ke temis pri tipa sicilia muzika instrumento sed poste enketante la aferon, malkovris, ke ĝi estis fakte disvastiĝinta en la tuta mondo, sed, ke pro la disvastiĝo de buŝharmoniko laŭgrade malpliiĝis ĝia uzado.

Memorebla restas la itala "spageta-vakera" filmo "Il buono, il brutto, il cattivo (t.e.: La Bonulo, la Malbelulo, la Malbonulo), el la jaro 1966, kiu famiĝis ankaŭ pro la popularigo de sia ĉefa muzika motivo, kiu inkludis nekutiman instrumenton kiel "buŝharpon", kiu pro tio siavice denove populariĝis:

♬ ♬ ♬

La buŝharpo estas muzika instrumento idiofona (memtona) kun strukturo de metalo refaldita laŭ formo de huffero tiel kreanta liberan spacon inter ĝiaj ekstremoj por maldika langeto el ŝtalo, kiu unuflanke estas fiksita al la framo de la instrumento kaj ĉe la alia flanko povas vibri libere.

Oni ĝin ludas metante la ekstremojn kun la libera langeto inter la tranĉodentoj (sen tro kunpremi) kaj ritme pinĉante la langeton per fingro. Por ŝanĝi la sonalton oni ŝanĝas la grandon de la buŝa kavo per malsamaj pozicioj de lango kaj lipoj. Ĉe spertaj muzikistoj la buŝharpo fariĝas fakte parto de ilia korpo. Kompreneble ege gravas ne frapi la dentojn per la langeto ĉar tio povŭs kaŭzi permanentan damaĝon.

Mi ricevis privatan lecionon pri ludado de buŝharpo fare de vendisto sur la placo antaŭ la famega katedralo de Monreale (apud Palermo). Verŝajne pro la varmego mi estis la sola kliento kaj li sin dediĉis al mia instruado kaj poste ni ankaŭ afable konversaciis. Li  interesiĝis pri nia grupo, petis informojn pri Esperanto kaj nia kongreso en Mazaradelvalo kaj scivolis, ĉu la sicilia gastamo bone impresis nin.

Por konkludi jen fama sicilia "tarantella" danco majstre akompanata per buŝharpo:

♬ ♬ ♬