Muzikteatro en Linz

22/03/2013 17:09

En Aŭstrio du grandaj urboj situas ĉe la "blua" Danubo. Plej konata estas Vieno kaj la dua estas Linz kie la Danubo kvazaŭ trafluas la urbocentron. Post la dua mondmilito Linz enorme kreskis ĉar la nova ŝtalindustrio altiris multajn fortojn de kreskado kaj iom post iom tiu forteco ankaŭ montriĝis en la kultura vivo de la urbo. En la jaro 2009 Linz fariĝis eĉ Kultura Ĉefurbo de Eŭropo.

Rilate al teatro en Linz tute en la centro estas la "Landa Teatro" kun pluraj scenejaj domoj. Por muzikaj teatraĵoj servis ĝis nun la tiel nomata "Granda Domo", sed tiu domo jam delonge ne plu sufiĉas. Oni bezonas domon kiu ofertas pli grandan kapaciton. Tial jam de jardekoj ekzistas planoj konstrui novan muzikteatron (operejon oni ne nomas ĝin, ĉar la opero hodiaŭ estas nur unu el pluraj formoj de muzikteatro).

Unu el tiuj planoj antaŭvidis la konstruadon de teatro en monto (la t. n. "Kastela Monto" en Linz), sed en plebiscito la popolo malakceptis tiun planon. Oni do serĉis novan lokon kaj trovis ĝin en placo proksime al la stacidomo. En la jaro 2008 oni komencis konstrui la novan muzikteatron laŭ la planoj de la brita arkitekto Terry Pawson. Nun finfine, la 12-an de aprilo okazos la inaŭguro de la nova muzikteatro kaj prezentiĝos opero de Philipp Glass. La 19-an de majo ankaŭ mia edzino kaj mi tie spektos operedon de Jacques Offenbach: "Pariza Vivo".

Verŝajne la lastan fojon ni spektis operon en la malnova "Granda Domo". La 12-an de marto ni havis la okazon ĝui la operon "Don Pasquale". La muzika spektaklo komenciĝis jam je la 11-a horo antaŭtagmeze kaj ĉiuj sidlokoj kostis nur 10 eŭrojn. Pro la malalta prezo kaj la iom nekutima horo la opero altiris multajn gejunulojn. Venis kompletaj lernejaj klasoj. Al tio kontribuis la moderna enscenigo de la ĉiam aktuala verko de la itala komponisto Gaetano Donizetti:

La maljuna senedzina riĉulo Don Pasquale vivas en granda montrezorujo kaj li disponas pri ĉiuj modernaj komunikiloj. Do mesaĝoj ne plu alvenas per leteroj sed alvenas en la telefono aŭ en la komputilo. Kiam konsilanto volas priskribi la ecojn de edzino-kandidatino, li prenas la komputilon en la manon kaj montras la bildon de la junulino al Don Pasquale.

Kaj dum oni laŭŝajne uzis telefonon sur la scenejo, en la publiko telefonoj devis silenti. La ekranoj kiuj dum la prezento de la opero montras la tradukon de la itallingva opera teksto, antaŭ la komenco de la spektaklo montris peton pri elŝalto de la telefonoj por ne ĝeni la ĝuon pri la muziko.

Mi antaŭĝojas pri la ĝuo kiun ofertos la nova muzikteatro kaj mi estas feliĉa ke nia lando Supra Aŭstrio kaj ĝia ĉefurbo Linz tiel bone progresas ekonomie kaj kulture.