Mondmuziko
Kiu interesiĝas pri fremdaj lingvoj, ŝatas fremdajn kulturojn kaj ĝuas fremdajn sonojn, tiu certe ankaŭ ŝatas fremdan muzikon resp. muzikon kiu enhavas fremdajn elementojn. Tiu intereso pri fremda resp. alilanda muziko povas jam komenciĝi ĉe la muziko de la najbaraj landoj. La aŭstra-hungara regno estis vere multetna ŝtato kaj tial la kultura diverseco estis tre granda. Oni aŭdis en la orienta parto la judan Klezmer-muzikon, la tipan hungaran muzikon kiel Csárdás aŭ blovmuzikon el Bohemio. Lertaj komponistoj kiel Johann Strauß en siaj komponaĵoj uzis tiujn muzikajn elementojn kaj tial Vieno fariĝis la urbo en kiu kunfandiĝis multaj muzikaj elementoj kaj tio akcelis la evoluon de la muziko.
Tiaj kunfandiĝoj ankaŭ hodiaŭ okazas. La diferenco estas nur ke hodiaŭ tio okazas je tutmonda nivelo. Oni nomas la rezulton el tio "Mondmuziko" resp. "mondaj muzikoj", ĉar ja ne temas pri io unueca aŭ eĉ uniforma, sed tiu termino priskribas la fenomenon de tutmondeco en la muziko. Unuflanke nome estas la diversaj aŭtoroj, muzikistoj kaj kantistoj kiuj ekz. kantas originalajn kanzonojn el la propra lando laŭ la propra stilo kiel ekz. Cesaria Evora de la Kaboverdaj Insuloj. Aliflanke ekzistas la eŭropa kaj nordamerika moderna populara muziko kiu prenas muzikajn elementojn el la tuta mondo kaj enplektas ilin en siajn proprajn verkojn.
Tiu fenomeno ekestis en la 1960-aj jaroj. Mi rememoras ke kiam mi estis junulo, George Harrison de la tiam famega popgrupo "The Beatles" pasigis restadon en Hindio/Barato kaj entuziasmiĝis pri la muziko ludata per la tipe hinda kordinstrumento - la sitaro. Post tio multaj popkanzonoj de Beatles enhavis tiun novan muzikan elementon. Ankaŭ usonaj popmuzikistoj transprenis muzikajn elementojn el aliaj landoj, ekz. el Brazilo. Nuntempe la "Mondmuziko" jam estas pli ol nur niĉo en la muzikmerkato, sed ekzistas specialaj vendejoj kiuj vendas produktojn el ekstereŭropaj evoluantaj landoj kaj tie oni bone povas aĉeti kompaktdiskojn kiuj kontentigas la guston de ŝatantoj de fremda muziko.
Kompreneble ankaŭ Esperanto povas ludi rolon en tiu transetna monda muziko. Pere de Esperanto tio kio estas fremda povas fariĝi parto de nia kultura posedaĵo. Tiel la mondaj muzikoj kaj Esperanto povas feliĉigi nin.
La temo de kultura diverseco estas tiel vasta ke eblos verki multajn sonartikolojn. Eble vi havas ion kion vi povus kontribui. La mondo estas bunta. Partoprenu en ĝi!