Lumo, aromo, silento kaj... pripensoj
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando
En speciale aranĝita ejo la komponaĵo de lumo, aromo kaj silento transportas vin for de la bruo kaj streĉaj aferoj de ĉiutageco. Atendas vin tie mirinda kaj ofte mistera mondo de mutaj objektoj, kies kreintoj, estuloj tre specifaj - foje strangaj, alifoje tre kortuŝaj - invitas vin por ion diri al vi, kvankam ne ĉiam rekte, kiel tio ĉi okazas en la ordinara vivo. Se vi estas preta akcepti la inviton, alidirite, kiam vi pretas malfermi vin je ilia transdono, renkontos vin tutcerte io eksterordinara, kio povas postlasi sian spuron en via memoro por longa tempo. Via malfermiteco kaŭzos, ke vi deziros reveni al tiuspecaj lokoj estantaj kvazaŭ sanktejoj, en kiuj ofte okazas tute neatenditaj pripensoj.
Enirante ĉi tien unue vi rimarkas lumon, kiu depende de situacio povas unuamomente iom blindigi viajn okulojn aŭ kontraŭe - intensigi vian vidon, se la lumo estas ĵetita nur sur elektitajn lokojn igante ilin pli bone rimarkeblaj. Sammomente en vian nazon eniras aromo de kelkaj substancoj specifaj por tiutipaj lokoj kaj troviĝantaj tie objektoj. Ferminte malantaŭ vi la pordon, viajn orelojn atingas preskaŭ perfekta silento, kiu helpas elaŭskulti la neaŭdeblan "parolon" de troviĝantaj ene pentraĵoj, desegnaĵoj, grafikaĵoj, skulptaĵoj, gobelenoj, trikaĵoj kaj multaj aliaj pli modernaj artlaboraĵoj. Tian etoson certigas al vi kutima ejo de artgalerio, la ceteron vi devas deĉifri rigardante prezentitajn tie artaĵojn.
Kaj kion volas diri al ni ĝiaj kreintoj? Ne estas facila afero respondi la demandon. Nuntempaj artistoj ĝenerale ne emas klarigi la enhavojn de siaj verkoj. Ili ofte eĉ ne titolas ilin. Ili ĉiuj faras siajn kreaĵojn kun la konvinko pri ĝia artvaloreco kaj lasas nin kun ili interrilati. La diskutoj kaj fakaj pritaksoj de kreitaj verkoj kaj preparitaj el ili ekspozicioj okazas vigle preskaŭ nur inter artistoj mem. La hodiaŭa moderna arto tutcerte klopodas krei ion novan, kio ankoraŭ neniam estis elpensita, per la uzo - povus al ni ŝajni - de ĉiam pli novaj lingvo, tekniko, materialo ktp. Dum aliflanke oni ja opinias, ke ĉio jam iam okazis.
Kien do ili celas? Ne eblas respondi tion sen rigardi almenaŭ kelkajn el plej diversaj ekspozicioj organizataj en preskaŭ ĉiu mondangulo. Pluraj kritikistoj ofte ne ŝparas vortojn de malagnosko pro la hodiaŭa nedifinebla arto sen tioloj kaj klaraj bildoj. Dume la artistoj partoprenas plurajn konkursojn, kie nur malmultaj el ili ricevas ĉefajn premiojn, kio pruvu, ke nur kelkiuj atingas pintojn de artismo. Tamen personoj de ekstere, tiel nomataj laikoj, tute ne kapablas diveni, kial oni atrubuis la ĉefpremion al tiu ĉi anstataŭ tiu artisto.
Sed ni forlasu tiajn antaŭjuĝojn. Kiam ni rigardas modernan arton, ni liberigu nian menson kaj klopodu ensorbi bildojn, formojn, kolorojn ne nepre sciante kion konkretan ili prezentas. La elparolo de la verko ne kuŝas - ŝajne - en ĝia difineco. Ĝi kelkfoje estas sumo de pluraj konsisteroj de la verko kaj alifoje sufiĉas ĝia ĝenerala esprimo aŭ impreso. Miakaze kontakto kun ajnaj modernaj pentraĵo, desegnaĵo aŭ skulptaĵo ĉiukaze vekas plej diversajn pripensojn, kio bonege influas mian bonfarton, kaj mia menso kvazaŭ puriĝas. Samtempe mi ŝatas esti atestanto de ne oftaj klarigoj de artistoj pri ilia kreado, pri ilia lukto kun kelkaj problemoj dum tiu ĉi procezo, pri iliaj klopodoj atingi tiun aŭ alian finan rezulton. Ŝajnas al mi tiam, ke la scio permesas al mi iagrade kompreni esencon de la arto. Ofte tamen starante antaŭ iu rekonita de profesiuloj ĉefverko mi apenaŭ povas diri ekzemple jenon:
- Jes, ĝi estas interesa, ĝi enhavas tion "ion".
Kaj vi ???