Lingvo kiel nova produkto
Por sukcesigi novan produkton en la merkato, la produktanto devas entrepreni multajn paŝojn por taŭgigi la produkton. Estas ofte longa vojo irenda ĝis la konsumantoj akceptas la novan produkton. Ĉiu produkto havas sian ekologian pozicion inter aliaj produktoj. Kiel plantoj pli bone kreskas se ĉirkaŭ ili estas aliaj plantoj kiuj subtenas la kreskadon, aŭ kiel necesas insektoj aŭ vermoj kaj mikroboj en la grundo kiuj ĉiuj kunagas kiel subtenantoj de la kreskado, tiel ankaŭ nova produkto en la merkato bezonas medion kiu subtenas kaj akcelas la kreskadon en la merkato.
Nova produkto povas esti bonega, ĝi povas prezenti gravan progreson, tamen ĝi ne sukcesos en la merkato se mankas por ĝi la subtena medio. Tial oni portas novan produkton unue al testmerkato, do al relative malgranda regiono kie eblas detale sekvi la procedon de enmerkatigo kaj kie oni povas rapide interveni se aperas problemoj. Oni povas paroli kun la konsumantoj kaj modifi la kondiĉojn de la enmerkatigo laŭ la rezultoj de la opiniesploroj.
Necesas eltrovi kiuj homoj bezonas la novan produkton kaj kiuj homoj bone uzas ĝin aŭ kial certaj homoj hezitas uzi ĝin aŭ tute rifzas uzi ĝin. La tuta procedo kostas multege da mono kaj se la teknika disvolvado de la produkto jam estis tre multekosta kaj tial la financaj rimedoj jam elĉerpiĝis, povas okazi ke mankas la mono por la almerkatiga agado kaj tial la investita mono estas perdita.
Kutime lingvo mem ne estas produkto. Ĝi fariĝas produkto en la kazo de lingvoinstruado. Kaj en tiu kazo la leĝoj de la merkato same validas. Oni devas adapti la produkton - en tiu kazo la lingvokurson - al la bezonoj de la konsumantoj - en tiu kazo la lernantoj. Kaj tiuj bezonoj povas esti tre variaj: Ĉu la lernanto bezonas la lingvon ĉefe por paroli aŭ por skribi? Ĉu temas pri faka profesia aplikado aŭ ĉu la intereso en la lernado estas pure persona? La gamo de eblecoj estas tre vasta.
Se oni konsideras Esperanton nova produkto, do necesas pripensi kiujn enhavojn oni volas instrui al kiuj homoj. Kiucele la lernantoj poste uzos la novakiritan lingvan scipovon? Se tiu adaptado al la bezonoj de la celgrupo ne okazas, tiam la rezulto estos ke post komenca intereso plej multaj lernantoj sufiĉe rapide forlasos la kurson kaj la lernadon.
La konsekvenco el tio estas ke ĝenerala enkonduko de nova lingvo per unu komuna fortostreĉo eterne restos nur revo kiu neniam realiĝos. Sukceson promesas nur la ŝtona vojo per malgrandaj paŝoj. Oni devas konduti kiel en malgranda testmerkato restante en proksima kunligo kun la konsumantoj kaj ĉiuj aliaj gravaj kunagantoj en la merkato.
En la hodiaŭa virtuala mondo ankaŭ testmerkato povas esti virtuala kaj tie la geografiaj limoj havas alian signifon ol en la reala mondo. Ni povas sukcese agi en la virtuala mondo kaj tiel sukcesigi nian aferon.