Lerni dialekton krom la normlingvo
Por sukcese integriĝi en la nova lando enmigrintoj devas lerni la lingvon de la loko kie ili vivas. Tio ne ĉiam estas nur la nacia normlingvo, sed ankaŭ loka dialekto resp. en urboj miksaĵo inter ambaŭ. En Aŭstrio estas regionoj precipe en la okcidento kaj sudo de la lando kie la loka dialekto forte diferenciĝas de la normgermana lingvo, dum ekzemple en Vieno tiu diferenco estas multe pli milda. Tamen eĉ tie enmigrinto devas lerni du versiojn de la sama lingvo por komuniki kun la denaskaj enloĝantoj de la lando.
En kursoj pri la germana lingvo la enmigrintoj tamen nur lernas la normgermanan, sed la lernsukceso devas esti tre limigita se ili en la ĉiutaga praktiko aŭdas ion kio sufiĉe alie sonas. La norman lingvon parolas pli malpli la homoj kiuj laboras en oficejoj kaj lernejoj, dum laboristoj preferas la dialektecan lingvon. Tamen enmigrintoj - eĉ se ili disponas pri sufiĉe alta kleriĝo - ricevas plej ofte laboron kiu ne kongruas kun iliaj kapabloj, ĉar ili ne sufiĉe regas la germanan lingvon. Kaj do enmigrintoj konfrontiĝas plej ofte kun la dialekteca lingvo anstataŭ la norma.
Necesas do akceli la lernadon de la loka dialekto por helpi al la enmgrintoj en ilia integriĝo. Svislando povus esti modelo por tio. Tie oni ne nur akceptas la dialekton por la enmigrintoj sed oni eĉ laŭcele akcelas la lernadon de dialekto apud la normgermana. Tio tamen povas esti tre malfacila kiel montras ekzemplo el la praktiko.
Ne nur la vortoj forte diferenciĝas inter normlingvo kaj dialekto sed ankaŭ multaj gramatikaj reguloj. Konfuzon ekzemple kaŭzas la gramatikaj artikoloj: Kio en la normlingvo povas esti gramatike virseksa, tio en la dialekto povas esti virinseksa aŭ neŭtrala.
La instruistoj pri germana lingvo devus konscii pri tio kaj devus laŭcele uzi dialekton . En formalaj parolsituacioj la normgermana estu uzata, dum en neformalaj situacioj la dialekto estas preferinda. Kaj la instruistoj devus peri al la enmigrintoj la senton pri la lingvo. Tio tamen ankoraŭ dum longa tempo restos nur deziro. Mankas instruistoj kiuj disponas pri la necesaj kapabloj.
La granda malfacileco akiri la lingvon de la lando montriĝas ankaŭ ĉe la infanoj de enmigrintoj, eĉ se ili jam naskiĝis en Aŭstrio. Ili unuflanke kreskas en familio kie ili denaske aŭdas la lingvon de la gepatroj, dum en infanvartejo kaj lernejo ili aŭdas la germanan en versioj norma kaj dialekteca. Kvankam ili parolas la germanan preskaŭ denaske , ili plej ofte ne atingas la nivelon de plena denaskulo. Iliaj ŝancoj en la profesia vivo restas do limigitaj.