“La Sankta Fonto de Printempo”
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Eble la aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio jam perceptis, ke mi havas apartan guston pri jubileoj. Mi petas pardonon, sed fakte mi ne rezistas la deziron rememorigi al miaj geamikoj lumajn momentojn de la homaro. Tio estas mia modesta maniero danki tiujn, kiuj lasis al ni monumentojn de beleco.
Ĉi-foje temas pri la centjariĝo de eksterordinara baletkomponaĵo de Igor Stravinskij – “La sankta fonto de printempo”. Tiu eminenta rusa komponisto, disĉiplo de Rimskij Korsakov, ellaboris ĝin en la jaro 1912, kaj la unua prezento, en Parizo, okazis en majo 1913, laŭ dancaranĝo de la fama dancisto Niĵinskij.
La verko estas absolute emociiga kaj revoluciigis la muzikon. Tamen, la unua impreso estis skandala: la publiko fajfis kaj la kritikistoj kolere malaprobis la aŭdacan modernaĵon. Fakte, la komponaĵo rompis ĉiajn ĝistiamajn regulojn de muzikverkado. Disonanca, sovaĝa, perkuta, bazita plej ofte sur ritmo kaj sen longaj melodiaj frazoj, ĝi agacis la orelojn.
Tamen perfekta ĝi estas por la intencoj de la aŭtoro: proponi emocioplenan scenaron de primitiva vivo. La franca titolo, kiu fariĝis tutmonde konata, “Le sacré du printemps” (proksimume “sankta celebrado de printempo”) estas iom trompa. Legu tion, kion Stravinskij mem diris pri sia verko:
“Mi imagis spektaklon pri granda pagana rito: maljunaj saĝuloj, sidantaj cirkle, rigardas la mortodancon de virgulino, kiun oni oferdonas por havigi la favoron de dio Printempo.”
La baleto konsistas el du partoj: “Adorado al la Tero” kaj “La Ofero”. La tuta verko daŭras 33 minutojn. La lasta peco, “Ofera danco”, estas spirhaltiga. Dum la pasinta jarcento, oni proponis multajn aliajn dancaranĝajn versiojn, kun la intenco kapti la tragikan forton de la muziko. Kurioze, ke la usona filmisto Walt Disney verkis ŝatatan version de la komponaĵo por kino, montrantan la evoluon de la surtera vivo: “Fantazio”. Tio signifas, ke la mondo fine akceptis kaj lernis ĝui la frapantan belecon de la verko de Stravinskij. En interreto eblas spekti parton, laŭ aranĝo de Maurice Béjart: