La portugala lingvo en la mondo
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Mi bone memoras diraĵon de mia instruisto pri la portugala lingvo, antaŭ pluraj jardekoj, kiam mi sidis sur gimnazia benko. Li diris: “Machado de Assis estas nia plej granda brazila verkisto. Se li verkus france, germane aŭ angle, certe li starus ĉe la panteono de la mondaj geniuloj, de ĉiuj honorataj. Sed li verkis en la portugala lingvo, kaj por ĉiam restos preskaŭ nekonata ekster ĝi, ĉar nia lingvo okupas la periferion de la mondo.” Tiu opinio kaŭzis al mi tiutempe profundan malĝojon kaj senton pri maljusteco. Kaj kiel naiva junulo, mi tuj komencis pensi pri la kvanto da aliaj geniuloj, kiuj naskiĝis en multaj aliaj “periferiaj” kulturlokoj, kaj restos por ĉiam ignorataj.
Ĉi tiu rememoro venis al mi en la kapon, kiam mi legis antaŭ kelkaj tagoj informon de la londona BBC, pri la furora kresko de interesiĝo pri lernado de la portugala lingvo tra la mondo. La portugalan lingvon naŭ landoj oficiale parolas en Eŭropo, Ameriko, Azio kaj Afriko – entute 240 milionoj da homoj (vidu la mapon). De pli ol du jarcentoj, tiu bloko da nacioj ne reprezentas gravan ekonomian parton en la mondo. Jen kial la lingvo fariĝis ankaŭ negrava. Tamen, ĝi estas la kvina aŭ sesa lingvo plej multenombre parolata. Malgraŭ tio, ĝi ne estas oficiala ĉe Unuiĝintaj Nacioj, ekzemple.
Dum la lastaj jaroj la ekonomio en Brazilo montras eksterordinaran viglecon. Sekve, la interesiĝo pri nia lingvo (kaj temas ja pri la “brazila portugala lingvo”!) proporcie pligrandiĝas. Laborŝancoj, turismo kaj negocoj faras, ke miloj da junuloj kaj entreprenistoj en Usono, Anglujo, Svisujo, Ĉinujo kaj aliaj landoj serĉas kursojn kaj eĉ vizitas kursojn por eksterlandanoj en Brazilo mem. Tio kaŭzas ĉe brazilanoj senton de fiero kaj memestimo.
Al mi ŝajnas, ke tiu fenomeno enhavas du miskomprenojn.
Unue, temas pri la kresko de ekonomio en Brazilo. Ĝi estas reala kaj bonvena. Sed ankaŭ estas fakto, ke nia lando ankoraŭ estas unu el tiuj, kiuj plej malegale disdonas al sia popolo la produktatajn riĉaĵojn: ni bedaŭrinde staras inter tiuj landoj, en kiuj la distanco inter la plej riĉaj kaj la plej malriĉaj estas plej granda. Alivorte: la ekonomio ja kreskas, sed profitas de tio apenaŭ eta tavolo de la socio – la plej riĉaj. Pruvo pri tio estas, ke la eduka sistemo en la lando ne akompanis la ekonomian impulson. Kiel brazilano, mi tion diras kun profunda malĝojo.
Due, internacia interesiĝo pri la portugala lingvo ripetas jarmilan eraron de la homaro: privilegii lingvojn surbaze de ekonomio. Jen la kaŭzo de la jarmila babelo. Ĉar ekonomio estas vaganta kapriculo, kiu eraras de unu nacio al alia, tra la historio, tial la mondo neniam trovas taŭgan solvon por sia lingvoproblemo. Hodiaŭ la angla kaj hispana, morgaŭ la ĉina, postmorgaŭ la portugala, eble la rusa aŭ araba... Ĝis kiam?
Kiam oni ŝanĝos tiajn kriteriojn? Kiam oni komencos interesiĝi pri lingvoj surbaze de ilia kultura kaj homfrata valoro? Nur post multaj jaroj mi ekkomprenis, ke mia gimnazia instruisto estis la unua, kiu nerekte enkondukis en mian nematuran kapon la ideon, ke Esperanto estas bezonata solvo. Se juĝi pri la lastatempa interesiĝo pri la portugala lingvo, la vasta mondo ankoraŭ ne perceptis tion.