La plej feliĉa aĝo
Kiu kredus ke laŭ la kutima opinio la homoj en junula aĝo estas plej feliĉaj dum sia vivo, tiu ne trafas la veron. Laŭ plej novaj esploroj la mito pri la "ora junaĝo" estas erara: La plej feliĉaj homoj estas la 68- ĝis 77-jaruloj kaj ne la junaj homoj ĉirkaŭ la aĝo de 20 jaroj.
"Malforta, malsana, malbonhumora, pasiva kaj soleca": Laŭ vaste konata bildo pri altaĝaj homoj ili devus esti tiaj. Sed tio estas nur de jarcentoj malnovaj, ĉiam ripetitaj imagoj kaj antaŭjuĝoj. Tiel esprimas sian kritikon la esploristoj pri la alta aĝo Robert Kahn kaj lia kolego John Rowe. Ili eltrovis dum dekjara longtempa projekto ke preskaŭ 90 procentoj de la 65- ĝis 74-jaruloj tute ne plendas pri iaj malagrablaĵoj rilate al sia sano sed male estis tre entreprenemaj. Por tiuj homoj la partopreno en la vivo, amikecoj kaj socia gaja kunestado estas apud la sana nutriĝo la plej bonaj garantiantoj por juneca vivosento.
La oficiala usona statistiko pruvas ke altaĝaj homoj estas pli feliĉaj ol homoj en siaj mezaj aŭ junaj jaroj. La usona Nacia Opiniesplora Centro en Miĉigano de jardekoj ĉiujare efektivigas reprezentivan enketon en la tuta lando. La rezulto montras ke ju pli la aĝo de homoj progresas des pli troviĝas pli kaj pli da tre feliĉaj homoj. Dum nur 28,3 procentoj de la 18- ĝis 27-jaruloj indikis ke ili estas tre feliĉaj, la 68- ĝis 77-jaruloj atingis la plej altan feliĉon je apenaŭ 38 procentoj. Tiu procentaĵo malaltiĝis ĉe la 77- ĝis 83-jaruloj al 34 procentoj.
Kaj kio pri la esperantistoj? Ĉu ankaŭ ili estas plej feliĉaj nur en la alta aĝo? Eble en tiu homgrupo la bildo estas iom alia: Junaj homoj povas ĝui la kunestadon kun aliaj gejunuloj el aliaj landoj pere de la Internacia Lingvo en alta grado, certe pli ol samaĝuloj kiuj ne parolas Esperanton, kaj tio alportas pli altan gradon de feliĉo.
Por la meza generacio Esperanto ne alportas grandan avantaĝon, dum la altaĝuloj kiuj disponas pri sufiĉe bona sano kaj ankaŭ sufiĉe da mono povas vojaĝi kaj tiel partopreni en la tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj. Se temas pri mi mem, la ebleco ĉiutage redakti kaj paroli sonartikolojn por la Esperanta Retradio alportas al mi grandan feliĉon kaj mi jam nun kuraĝas diri ke en mia aĝo mi nun sentas min plej feliĉa. Kio pri vi? Ĉu vi simile sentas?