La mondfama dancanta satiruso

14/09/2012 17:39

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

La helena ĉefverko en Mazaradelvalo

Dum la lasta Itala Esperanto-Kongreso en Mazaradelvalo (Sicilio), esperantistoj el la kvin kontinentoj havis la eksterordinaran okazon senpere admiri unu el la plej mondfamaj helenaj statuoj el bronzo: "La dancanta satiruso" (3-an aŭ 2-an jarcenton antaŭ Kristo). Kompreneble ĝi estas la ĉefa atrakcio de la urba samnoma museo, kiu eksponas submarajn eltrovojn el la markolo inter Sicilio kaj Tunizio, nomata "kanalo de Sicilio".

Jen interesa rakonto pri la nekredeblaj eltrovoj en malsamaj datoj de la du partoj de tiu statuo fare de vida atestanto:

La jaro estis 1997, printempe kaj tute normala vespero. Kiel kutime je la 22:00 la fiŝboato "Capitan Ciccio" [kapitan Ĉiĉo] kun ni naŭ ŝipanoj, la samaj jam de multaj jaroj, lasis la kajon de la fiŝhaveno de Mazaradelvalo. Post longa navigado, je tagiĝo, ni enakvigis la fiŝretojn kaj post kvar horoj komencis elakvigi ilin.

Ni rimarkis, ke je la fundo de la reto estis io stranga nepre forigonta antaŭ la sekva enakvigo de la reto. La maristo, kiu post la aranĝo de la fiŝkaptaĵo, komencis liberigi tiun objekton el la reto, surprize malkovris kruron el bronzo kaj precize la maldekstran kruron de bronza statuo. Ĉiuj maristoj kuris kaj grupiĝis ĉirkaŭ tiu mirinda kruro por admiri ĝian belecon.

Ankaŭ la kapitano, rigardanta de la komandejo por taksi la fiŝkaptaĵon, vidis la kruron. Tuj li ordonis ĝin purigi je la koto kaj,   atentante ne rompi aŭ skrapi la altvaloran trovaĵon, paki ĝin per la polistireno, kiun ni uzas por la fiŝoj. Dum la sekvaj tagoj oni  babiladis nur pri la kruro: ĉu ĝi apartenis al vira aŭ virina statuo, ĉu la statuo estis granda aŭ malgranda, antikva aŭ ne? Reveninte al la haveno post la planitaj tagoj de fiŝado, la kapitano transdonis la trovaĵon al la aŭtoritatoj kaj la taga rutino forgesigis al ĉiuj la tutan aferon. Sed la sorto decidis alimaniere!

Pli-malpli 9 monatojn post la trovo de la kruro, la 4-an de marto 1998, dum fiŝado en la sama marparto, je profundeco de 400 metroj la retoj alhokiĝis al obstaklo sur la kota marfundo kaj subite la fiŝboato haltis. Tiam ni tuj elakvigis la retojn por kontroli ĉu estis damaĝoj. Post la kontrolo ni enakvigis ilin sed denove la fiŝboato haltis. La kapitano diris, ke tio ne estas normala ĉar en tiu specifa marfundo ne devus esti rokoj aŭ aliaj obstakloj kaj decidis provi  suprentiri la retojn sen retroiri.

Tre tre malrapide la reto elakviĝis, ĉar io tre peza malfaciligis ĝian suprentiradon. De tempo al tempo mi kaj la ĉefmaristo etendiĝis ekster la ŝipflankon por kontroli la leviĝantan reton. Subite, je profundo de metro, mi rimarkis grandan blokon komence ne rekoneblan. Post kelkaj sekundoj aperis al miaj okuloj larĝe malfermitaj, ne pro timo sed pro miro, la vizaĝo de bronza junulo, kies grandaj okuloj ŝajnis diri al mi: "Helpu min, ne forlasu min!". Ni ĉiuj multege penis kaj laboregis por levi la statuon sur la ferdekon tre atenteme por ne damaĝi ĝin.

Mi finas mian rakonton, kun la certeco, ke ni ŝipanaro de fiŝboato, en nia humila honesteco, faris ion grandan por nia urbo, por Sicilio kaj por la tuta mondo. Ni malfermis novan ĉapitron en la historio de la homaro kaj pro tio mi estos fiera por mia tuta vivo.

            GIUSEPPE SCLAFANI -  la 4-an de marto 1998