La italaj dialektoj ne estas dialektoj de la itala
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Antaŭ nelonge mi havis la bonŝancon tre agrable pasigi la finjarajn festojn en Venetio, regiono de nordorienta italujo, kune kun miaj trigeneraciaj parencoj. Unu el la plezuroj estis paroli kun parencoj kaj geamikoj la venetian lingvon. Pro familiaj travivaĵoj dum la dua mondmilito, mi naskiĝis en unu el la okcitanaj valoj je la limo inter okcidenta Italujo kaj Francujo, kaj ĝis la aĝo de ok jaroj mi parolis, krom la itala, la lokan provencan dialekton sed pli bone la gepatran familie uzatan venetian lingvon. Poste, kiam mia familio transloĝiĝis al Torino, ĉefurbo de la regiono Piemonto, la piemonta dialekto, fakte ĝia torina versio, anstataŭis la provencan.
Sub la kapvorto "dialekto" en Nova PIV oni povas legi: "Idiomo, konsiderata kiel unu el la formoj de difinita lingvo". Aldone, laŭ la anglosaksa kulturo, dialekto estas variaĵo de lingvo rilate al alia variaĵo, ekz. la maniero en kiu estas parolata la angla en Aŭstralio kaj en Londono. En socia senso, la ĉefa trajto de dialektoj estas, ke oni povas rilatigi ilin al oficiala, norma aŭ ideala formo de lingvo.
Tamen, por la plejmulto de la italaj dialektoj, (vidu la supran bildon), tiu difino ne taŭgas.
Tute ne pravas, tiu kiu emas pensi al italaj dialektoj kiel popolaj kaj malĝustaj variaĵoj de la itala lingvo. Plejparto el ili estas la senĉesa evoluo de iu aparta versio de la "vulgara latino" antikve parolata en iu regiono. Ĉiu "vulgara latino" evoluiĝis laŭgrade al la loka vulgara lingvo dum la "Alta Mezepoko", pli-malpli el 476 post Kristo ĝis la jaro 1066. Nur post la sukceso de la florenca vulgara lingvo ekde la deksesa jarcento, kiel literatura itala lingvo kaj fonto de la moderna itala, oni eknomis ĉiujn aliajn vulgarajn lingvojn, "dialektoj". Sed male al tio, kio okazis rilate al la oficiala lingvo en Francujo kaj Anglujo, la itala lingvo skribe disvastiĝis en la duoninsulo sen la apogo aŭ instigo de iu administra aparato, almenaŭ ĝis la kreado de la unueca Italujo en 1861.
Kvankam mi nostalgie tre ŝatas dialektojn, aparte tiujn kiujn mi konas, la reenkonduko de deviga lernado de dialektoj en italaj lernejoj, kiel lastatempe okazis en la regiono Sicilujo, perpleksigas min. Ŝajnas al mi, ke politikistoj emas fari tion pli pro loka ŝovinismo aŭ pro politikaj kialoj ol por sincera zorgo pri konservado de lokaj kulturoj kaj tradicioj. Oni povas trovi validajn pruvojn, kiuj apogas tiun ĉi tezon, en la ambiguaj iniciatoj de la norditala separatisma kaj rasisma partio "Norda Ligo" rilate la defendon de norditalaj dialektoj.
Des pli, ke la itala lingvo mem, kiun mi vere amas kaj atente prizorgas ĉe miaj genepoj denaske parolantaj la hebrean, fakte estas en danĝero. Ĝi grave endanĝeriĝas ne nur pro la insidemaj tutfrontaj atakoj de la angla lingvo, sed ĉefe pro la laŭmoda servila pensmaniero de italaj gravgravuloj. Do, mi sincere dubas, ke ni italoj devus preferinde bataladi por savi la lokajn lingvojn aŭ dialektojn. Ni havas mirinde belan unuecan lingvon, do pli bone kaj saĝe estus ekdefendi la italan unue kadre de la Eŭropa Unio, kie ĝi estas laŭkutime humiligita fare de la "unuaj-de-la-klaso-lingvoj".
Kompreneble, kiel ĝisfunde konvinkita esperantisto, mi varmege kaj aktive apogas Esperanton kiel komunan interkomunikilon unue por Eŭropa Unio sed ĉefe por la tuta mondo. Malgraŭ la ĉi-rilata ĝenerala skeptikeco, mi firme kaj sincere opinias ke "La Estonto Estas Nia", ankaŭ helpe de nia Esperanta RetRadio!