La ĵus malkovrita "dia partiklo"

09/07/2012 09:48

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Intervjuo kun konata israela fizikisto

La 4-an de julio, la eŭropa nuklea esplororganizo CERN oficiale anoncis la malkovron de la "dia partiklo" aŭ, pli precize, de la "Higgs-bosono". La Higgs-bosono estas nomata laŭ la angla fizikisto
Peter Higgs, kiu kune kun aliaj proponis la mekanismon, kiu ĝuste antaŭvidis tian nuklean partiklon en 1964.

La 6-an de julio, mi ĉeestis grupan intervjuon kun Prof. Ŝlomit Terem el la Tekniono de Hajfo. Ŝi estas elstara membro de la israela skipo de fizikistoj, kiu jam dekomence partoprenas al multaj eksperimentoj kun la akcelilo de partikloj de CERN kaj aparte kun la detektilo nomata "Atlaso". Kompreneble mi demandis ŝin pri klarigoj rilate al la nun laŭmode famega "Higgs-partiklo". Jen la rekonstruo de la intervjuo:

D - Profesoro, kial oni nomas ĝin "dia partiklo"?

R - Temas nur pri artifiko de publikaj rilatoj. Mi ne esprimas iun ajn opinion rilate al Dio, sed fizikistoj vere ne ŝatas tiun difinon.

D - Kial la Higgs-partiklo estas tiel grava?

R - Ni, en la nuklea fiziko, havas teorion nomatan "Norma Modelo", kiu estas fakte formulo priskribanta la strukturon de materio kaj la interagon de ĉiuj ĝiaj komponantaj partikloj. Se oni skribas tiun ĉi formulon tre detale, ĝi okupas tutplenan paĝon.

D - Nu! Ne tiom longa, ĉu ne?

R - Prave! Ĝi ne estas longa sed tre kompakta kaj ni fizikistoj tre fieras pri ĝi. Tio, kion ni eĉ pli ŝatas, estas, ke ĝi baziĝas sur supozoj de simetrio, sed ĉi tiu simetrio ne permesus al partikloj havi mason. Tamen, ĉar fiziko estas eksperimenta scienco, kaj ni mezuris tion, evidentiĝis, ke la partikloj ĝuste havas mason. Do ni diru, ke, se tiel, oni devas rompi la simetrion. La vojo por rompi la simetrion nomiĝas la Higgs-mekanismo aŭ kampo, kaj kiel parto de ĉi tiu mekanismo devus troviĝi la Higgs-partiklo, kiu ĝis antaŭhieraŭ estis la sola netrovita partiklo.

D - Mi komprenas, ke ekzistas Higgs-partiklo kaj  Higgs-kampo, kaj ke ĝuste tiu ĉi kampo donas specifan mason al ĉiu partiklo. Sed kio pri la Higgs-partiklo mem? Ĉu ĝi havas sian propran mason?

R - Jes, certe! Ĝi havas propran mason kaj la norma modelo tute ne antaŭvidis tion. Tial la serĉado estis tre malfacila, ĉar ni estis devigitaj serĉi ĉiujn eblajn valorojn de ĝia maso.

D - Kaj kion oni trovis? Kiun mason ĝi havas?

R - Ĝi havas mason de 126,5 gigaelektronvoltoj.

D - Ĉu multe aŭ malmulte rilate al partiklo?

R - Rilate partiklon estas multe; temas pri unu el la plej pezaj ekzistantaj bazaj partikloj. Bezonas ankoraŭ kontroli, ĉu ĝiaj karakterizaĵoj precize kongruas. Ni jam scias, ke kelkaj el ili taŭgas, por la aliaj oni ankoraŭ devas kontroli.

D - Antaŭ unu jaro kaj duono, kiam ĉiuj diris, ke la nova akcelilo permesos rekonstrui la universan praeksplodon, vi asertis, ke, post la  malkovro de pliaj nukleaj elementoj, vi povos klarigi, kio okazis en la praeksplodo. Ĉu nun ni estas pli proksimaj al tiu ĉi celo?

R - Jes kaj ne. La Higgs-partiklo estis unu el la elementoj, kiujn ni  atendis aŭ trovi aŭ forĵeti, do ni ne havas nun novan teorion. Ni havas konfirmon de teorio, kiu restis dum jardekoj ne validigita. Pli aŭ malpli frue, se ni ne trovintus la Higgs-partiklon, ni devintus remiksi ĉiujn kartojn. Ni vere estis tre proksimaj al la punkto, kie aŭ oni trovas ĝin aŭ ĝi tre verŝajne tute ne ekzistas.

D - Kiom da streĉado kaj angoro kreis tia dua ebla scenaro?

R - Por mi persone, ankaŭ ne trovi ĝin povintus esti interesa rezulto; ĝi povis kaŭzi grandegan konfuzon kaj kelkfoje tia situacio estas bonvena. Sed, bonege tiel, ke ni trovis tiun partiklon.

D - Kaj kio pri la espero malkovri la perfektan simetrion, t.e. la "supersimetrion"?

R - Nu, ĝin ni ne trovis!  Sed la punkto estas, ke ni havis pli da ŝancoj trovi la Higgs-partiklon, ĉar ĝi estas parto de pli pruvita teorio. Male al ĝi, la teorio de supera simetrio estas pli spekulativa.

D - Sed ĉu ankoraŭ estas ŝanco?

R - Ho, jes! Je la fino de 2012, oni fermos la akcelilon dum unu jaro por triobligi ĝian energion. Tiel oni malfermos grandan fenestron por novaj ekscitigaj malkovroj. Mi ankoraŭ daŭre serĉadas.  


P.S. Mi dankas al nia samideanino Enrika Arbib pro ŝia helpo en la rekonstruo de la intervjuo.