Kulturportantoj por Esperanto
Ĝenerale homoj kiuj interesiĝas pri Esperanto decidas lerni ĝin ĉar ili sentas bezonon lerni lingvon kiu donas al ili la perspektivon ke ili kapablos regi ĝin pli bone ol la aliajn lingvojn kiujn ili devas lerni. Esperanto ja estas kompare kun plej multaj lingvoj decide pli facila laŭ multaj aspektoj: ĉu temas pri gramatiko, pri vortfarado anstataŭ lerni multege da vortoj, pri facila ortografio kaj fine pri klara prononco.
En praktiko tamen multaj komencantoj "eterne" restas tiaj, kaj multaj aliaj disponas post kelkjara lernado kaj praktikado nur pri tre baza scipovo. Laŭ mi la plej grava kaŭzo por tiu nekontentiga situacio estas ke partoprenantoj en E-kursoj nesufiĉe okupiĝas pri parolado resp. ili tie ne lernas bone paroli. Ankaŭ la E-kluboj plej ofte ne servas por plibonigi la parolkapablon. Kaj se iu venas al internacia renkontiĝo kaj tie nur apenaŭ kapablas komuniki en Esperanto kun la aliaj, tiam la efiko de la partopreno ankaŭ ne estas kontentiga.
Ekzistas tamen alia tipo de lingvolernanto. Nome temas pri homo kiu jam parolas alian fremdan lingvon sufiĉe bone kaj kiu estas kontenta pri tio. Sed tiu homo ekkonas ke la regado de iu landa lingvo donas ja nur aliron al la kulturo de unu certa popolo, sed mankas la aliro al aliaj kulturoj. Por tiu homo Esperanto malfermas la eblecon konatiĝi kun homoj el plej diversaj kulturoj kaj tiel ebligas al tiu homo vastigi sian socian kaj kulturan horizonton. Esperanto ĉe tiu homo servas kiel altnivela neŭtrala internacia esprimilo. Por tiu homo do la kvalito de la komunikado ludas gravan rolon. Tial tiu homo klopodos laŭeble plej bone paroli Esperanton, do flue, senerare kaj kun neŭtrala prononco.
Tia homo estas kulturportanto kaj tiel rekte kontribuas al la kvalita kreskado de la E-komunumo. Bedaŭrinde tamen tiaj homoj estas ne tre multaj kaj - kio pli gravas - ili nur hazarde trovas la vojon al Esperanto ĉar la publika agado favore al Esperanto apenaŭ alparolas tiajn homojn resp. la kutimaj E-kursoj ne taŭgas por ili. Ili bezonas lernmaterialon kaj praktikajn ekzemplojn de la lingvo kiuj vekas ilian intereson kaj liveras al ili tiun kvaliton de la lingva esprimo kiun ili atendas kaj bezonas por fariĝi kulturportantoj de Esperanto.
Bonŝance la interreto hodiaŭ ofertas multajn eblecojn por trovi tie taŭgan materialon. Estas la tasko de lertaj kaj bonvolaj esperantistoj kunmeti tiun materialon por la celgrupo de kulturportantoj por logi ilin al nia lingvo kaj teni ilin en daŭra kontakto kun la lingvo kaj ĝia komunumo. La Esperanta Retradio estas bona rimedo por kontentigi tiun bezonon, ĉar ambiciaj lernantoj povas ĉiutage aŭdi la lingvon kaj regi ĝin ĉiutage iomete pli bone. Kaj mi jam rimarkis tiajn ambiciajn lernantojn kaj volas kuraĝigi ilin daŭrigi la alproprigon de la lingvo por fariĝi mem kulturportanto de Esperanto.