Kulturi tervermojn
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Unu el la plej agrablaj hejmaj hobioj estas kulturi ĝardeneton – ĉu por ornamaj plantoj, ĉu por legomoj. Ĝi estas plezuriga kaj saniga aktiveco por la korpo kaj por la menso. Se oni posedas iom vastan korton aŭ nur etan apartamentan spacon ĉe fenestro, ĉiam eblas aranĝi bedojn kaj produkti siajn proprajn verdaĵojn. Multaj homoj tion faras.
La prizorgado de persona ĝardeno tamen postulas interalie, ke oni havu humon por fekundigi la teron, kaj estas kroma plezuro mem produkti ĝin. Tion oni povas atingi per relative simpla sistemo, kiu estas samtempe interesa kaj mediprotekta. Temas pri hejma kulturado de tervermoj, kiuj sin nutras per restaĵoj de ŝeloj, fruktopecoj, ovoŝeloj kaj sekaj folioj, kaj produktas tre nutroriĉan humon. Per malmultekosta strukturo, hejme konstruebla, oni povas kulturi tiajn bestetojn, kiujn en antikva tempo filozofo nomis “la intestoj de la tero”. Ni vidu.
Necesas tri skatoloj 70 centimetrojn longaj, 40 centrimetrojn larĝaj kaj 20 centrimetrojn profundaj. Tiuj mezuroj kompreneble povas varii, depende de la bezono. Oni metas ilin unu sur la alian, kaj la plej supran oni kovras per ordinara kovrilo. Inter la skatoloj devas esti malgrandaj truoj. En la plej supran oni tavole metas iom da tero, restaĵojn de manĝaĵoj (kiujn normale oni forĵetas en rubujon), iom da uzita kafpulvoro kaj oni ĉion kovras per pajlo aŭ ligneroj, por konservi humidecon.
Sur la mezan skatolon oni enmetas la saman materialon, kaj aldone duonlitron da tervermoj (kiujn eblas aĉeti en butikoj por fiŝkaptistoj, aŭ rekte el taŭga grundo).
La plej malsupra skatolo taŭgas nur por kolektado de la likvaĵo, kiu rezultas de la digestlaboro de la vermoj. Tiu likvaĵo estas ankaŭ tre fekundiga por plantoj kaj forpuŝas fiinsektojn, se oni disĵetas ĝin aerosole. Oni devas unu-dufoje semajne akvumi modere la plej supran skatolon. Oni devas konservi la skatolon en iom senluma loko.
Kiel funkcias la tuto?
La vermoj manĝas la organikan materion al ili donitan, kaj de tio rezultas, post du monatoj, riĉa dezirata humo. Kiam la nutraĵo elĉerpiĝas en la meza skatolo, ili migras en la supran skatolon, serĉe de pli da nutraĵo. Sufiĉas tiam forpreni la humon el la meza skatolo, kaj meti la supran skatolon en la mezan pozicion, por rekomenci la procedon. Se oni bone aerumas la skatolojn per flankaj truetoj kaj uzas nur vegetaĵajn nutraĵojn, la produktado de humo okazas tute sen malbonodoro.
Kaj jen ni disponas pri viviga humo por niaj floroj kaj legomoj. Provu mem!