Kuirado plisaĝigis niajn praulojn

03/11/2012 20:04

Nekuirita nutraĵo eble kulpas pri tio ke antropoidoj (t. e. homsimilaj simioj) ne disvolvas pli grandan cerbon. Ĉar ilia nutraĵo - folioj, fruktoj, nekuirita viando - liveras al ili laŭ brazilaj esploristinoj nesufiĉe da energio por provizi aldonajn cerboĉelojn per energio.

Gorilo laŭ tio devus voradi ĉiutage du horojn pli longe por nutri proporcie same grandan cerbon kiel ĉe ni homoj. Ĉar la gorilo tamen jam nun pasigas 80 procentojn de sia tago kun vorado, tio neeblas. Tion raportas esploristinoj ĉirkaŭ Karina Fonseca-Azevedo de la Federacia Universitato de Rio de Ĵanejro.

Niaj prauloj eskapis el tiu dilemo kiam ili komencis kuiri sian nutraĵon. "Se la nutraĵo estas kuirita, ĝi liveras pli da kalorioj, ĉar la nutraj substancoj pli bone digestiĝas kaj integriĝas en la korpo,", deklaras la esploristinoj.

Pri la rolo de la kuirado ĉe la evoluo de la cerbo de niaj prauloj jam delonge evolubiologoj disputas. Kelkaj el ili - kiel la usona Richard Wrangham - supozas ke antaŭhomoj kiel la "homo erectus" povis antaŭ pli ol miliono da jaroj kovri la energibezonon de sia cerbo per kuirita nutraĵo. Aliaj esploristoj taksas la probablecon pli granda ke la homo unue disvolvis pli grandan cerbon kaj poste eltrovis la kuiradon.

Kiam la prahomo unuafoje komencis varmegigi sian nutraĵon, tio tamen restas malklara. La plej frua konata fajrejo kiu estis malkovrita en la jaro 2008 en Israelo aĝas apenaŭ 800.000 jarojn. La tieaj arkeologiaj trovaĵoj tamen ne montras ĉu tiu fajro jam estis uzata por kuirado.

Por la studaĵo la esploristinoj kalkulis kiom da kalorioj primato devus konsumi krome por nutri cerbon kiu kompare al la korpograndeco estus same granda kiel tiu de la homo. Gorilo bezonus 733 kaloriojn pli por kiuj ĝi devus voradi du horojn kaj 12 minutojn. Se niaj prauloj estus nutrintaj sin same kiel la goriloj hodiaŭ, ili estus bezonintaj ĉiutage naŭ horojn por la serĉado de nutraĵoj.

"Niaj datumoj estas rekta konfirmo de la teorio de Wrangham", tial konkludas Fonseca-Azevedo kaj ŝia kolegino Suzana Herculano-Houzel. Sole per nekuirita nutraĵo niaj prauloj ne estus povintaj disvolvi sian grandan cerbon.