Kreskigi la lingvon sen multe da mono
Oni diras ke mono regas la mondon. Eĉ se tio grandparte estas vero, la mono ne estas la absoluta reganto de la mondo. Homoj havas krom financaj interesoj ankaŭ aliajn interesojn kiuj apenaŭ aŭ tute ne estas ligeblaj kun mono. Certe preskaŭ ĉiu homa aktiveco kostas monon, eĉ por labori kaj tiel perlabori monon plej ofte necesas unue investi certan sumon antaŭ ol eblas komenci la laboron. Kaj se iu havas bonan, eĉ bonegan ideon, la vojo al la realigo postulas multe da mono.
Ankaŭ se temas pri la ideo havi komunan neŭtralan lingvon la afero principe ne estas malsama kaj do la ĝis nun nur tre limigita sukceso de Esperanto en la mondo ŝajnas konfirmi tion. Kaj ja estas tute klare: Se oni ofertas Esperanton kiel solvon por ekonomiaj problemoj, tiam oni eniras la sferon de la mono kie Esperanto apenaŭ povas sukcesi, ĉar la laŭnaturaj ligiloj al tiu sfero estas tro malfortaj. La enkonduko de Esperanto tiel postulus grandegajn monsumojn kiuj estus investendaj antaŭ ol la pozitiva efiko de la lingvo povus realiĝi.
Zamenhof ne kreis la lingvon ĉefe tiucele, sed por doni al la simplaj homoj la eblecon komuniki inter si por kontraŭpezi la potencon de la regantoj kiuj ja disponas pri la monrimedoj por organizi internacian komunikadon. En Eŭropa Unio oni havas la monrimedojn por financi la multlingvecon kiu regas en ĝiaj institucioj. Eĉ se tie Esperanto povus esti utila por la interna komunikado, oni tie ankaŭ bone vivas sen ĝi. Kaj tiu situacio plaĉas al la regantoj ĉar la socia kaj kultura divido inter la popoloj plifaciligas la regadon laŭ la devizo: "Dividu kaj regu!"
Tiel la situacio por la simpla popolo rilate al komuna neŭtrala lingvo estus senespera, se oni ne havus la interreton. La interreto facile transsaltas naciajn limojn kaj tiel komunikado inter simplaj homoj estas facile realigebla se ili povas interkompreniĝi per komuna lingvo. Tiu komuna lingvo por multaj homoj estas hodiaŭ la angla lingvo, sed nur malmultaj tiel bone regas ĝin ke eblus komunikadi per ĝi je iom pli alta nivelo. Ni scias ke Esperanto povas plenumi tiun rolon multe pli bone. Sed nur malmultaj homoj scias pri tio kaj nur tre malmultaj regas la lingvon sufiĉe bone.
Tiun situacion ni ne povas ŝanĝi de hodiaŭ al morgaŭ. Ni devas mem kreskigi la lingvon per nia agado. Ni bezonas kombinon el instruado kaj aplikado de la lingvo. Ambaŭ bonege eblas en la interreto kaj helpe de Skajpo. Organizi internacian instruadon kaj aplikadon de la lingvo en la interreto ne kostas multe da mono. Sed ĝi postulas personan engaĝiĝon de kapablaj homoj. La ŝlosilo al sukceso do troviĝas en niaj manoj: Ni povas verki tekstojn pri ĉio ajn kio povus esti interesa por aliaj homoj kaj publikigi tion en la interreto. Kaj ni povas paroli la lingvon kaj publikigi sonregistraĵojn. La praktikaj ekzemploj allogos novajn homojn al la lingvo kaj tiel ĝi povos plukreski.
La Esperanta Retradio funkcias ĝis nun sen mono, sed per persona engaĝiĝo de siaj kunlaborantoj. Estus dezirinde ke laŭeble multaj esperantistoj transprenu tiun modelon, ĉar tio plifortigus la multobligan efikon de la agado. Ni havas ŝancon se ni nur deziras tion kaj engaĝiĝas!