Kien malaperis la militoj?
Ĉu falkoj fariĝis kolomboj?
Dum la lasta finiĝinta akademia lernojaro, mi vizitadis ĉe la Hebrea Universitato en Jerusalemo, kurson pri "Monda historio". Tiel mi malkovris tutan novan akademian subdisciplinon, kiu draste ŝangis mian antaŭan memfidon pri historiaj scioj. Ekzemple, ĝuste mi, loĝanta en tute ne paca areo de Mez-oriento, surpriziĝis pro kelkaj nerefuteblaj konstatoj pri "militoj". Jen ili sume.
Ju pli la internaciaj interligoj intensiĝas des pli milito fariĝas malprofita. Gravaj kaj sangaj, kvankam lokaj, militoj bedaŭrinde okazas nuntempe ĉefe en areoj, kie ekzistas riĉeco el la malnova tipo, t.e. riĉaĵoj facile ŝteleblaj. Unu el la plej feliĉigaj fenomenoj de nia epoko estas la malapero de "internaciaj militoj" en la mondo. Ni vivas en la plej paca epoko de la tuta historio.
Pasintece, internaciaj militoj estis konstanta situacio. Ĉiu regno kaj tribo vivis sub konstanta minaco, ke najbara regno povu invadi ilian teritorion, ilin konkeri kaj ilin malaperigi de la monda mapo. Ekde 1945, neniu ŝtato internacie rekonita estis okupita kaj nuligita fare de ekstera malamiko.
En la historio jam estis antaŭaj periodoj de trankvilo, kiel en Eŭropo inter 1871 kaj 1914, kaj ili ĉiam finiĝis en katastrofo. Sed ĉi-foje estas malsame. Vera paco ne estas stato de "foresto de milito". Vera paco estas situacio, kie "estas malverŝajne, ke milito eksplodu". En la historio neniam regis vera paco. En Eŭropo de 1913, milito aperis kiel la plej racia afero, kaj ĉiuj atendis ĝin kaj sin pretigis por ĝi. Fera leĝo de politika historio ĉiam estis: "La probabla scenaro por ĉiu paro de najbaraj politikaj estaĵoj estas, ke inter ili eksplodos milito dum venonta jaro". Ĉi tiu leĝo, kiu validis dum tuta historio, ne plu validas.
Hodiaŭ, unuafoje, regas en la mondo vera paco. Por plimulto de politikaj estaĵoj ne ekzistas racia scenaro de milito dum unu jaro. Kio povus kaŭzi militon inter Hispanujo kaj Portugalio en 2013? Aŭ inter Ĉinujo kaj Japanujo? Aŭ inter Brazilo kaj Argentino? Oni parolas ne pri malgranda limkverelo, sed pri tradicia milito, kie, ekzemple, argentinaj kirasdivizioj minacas Rio-de-Janeiro-n kaj brazilaj dispistaj bombardoj forviŝas tutajn kvartalojn en Buenos Aires. Kompreneble ekzistas esceptoj. Militoj inter Israelo kaj Sirio aŭ inter Usono kaj Irano estas raciaj eblecoj dum la venonta jaro. Sed vere tiuj estas nur esceptoj.
Ekzistas pluraj eksplikoj pri la eksplodo de paco. Unue, la kosto de milito tremulte pliiĝis, ĉefe pro la nukleaj armiloj. Sen nukleaj armiloj, nenio povintus nin savi de tria mondmilito inter la sovetianoj kaj usonanoj. Tre maltrankvilige estas, ke paco baziĝas sur minaco de totala detruo, sed feliĉe ĝi havas ankaŭ aliajn bazojn.
Ne nur pliiĝis la kosto de milito, sed ankaŭ militaj profitoj malpliiĝis. Hodiaŭ, la plimulto de la monda riĉeco konsistas el homa kapitalo, scioj kaj sociaj kaj ekonomiaj strukturoj tre kompleksaj, kiel bankoj. Tio ĉio igas malfacile konkeri kaj prirabi riĉecon.
Ju pli la profitoj de milito malaltiĝis, des pli altiĝis tiuj de paco. Dank' al ekonomiaj interŝanĝoj, kiuj pli kaj pli multiĝas, pli facile estas nuntempe riĉiĝi per negocado ol per konkero.
Fine, ekzistas ankaŭ grava kultura faktoro. Unuafoje en historio, milito fariĝis absoluta malbono. Nuntempe la elito de nia mondo vidas militon kiel malbonon eviteblan.
Ĉu tiu ĉi aro da kaŭzoj de paco daŭrigos sian bonefikon? Ne estas certeco. Oni ne povas antaŭvidi la estontecon kaj ni havas neniun garantion, ke la nuna periodo de paco daŭros. Sed estas bonaj kialoj por optimismo, kaj estas pli bonaj kialoj, por ke ni faru ĉion eblan por iamaniere revivigi ĝin.