Kiel mezuri inteligentecon?
Kanadaj psikologoj opinias ke la inteligenteckvociento (IQ) antikviĝis. Ilia esploro ĉe pli ol 100.000 personoj montras: Unu sola mezurunuo ne povas priskribi ĉiujn aspektojn de inteligenteco.
"Mezuri ĉion kio estas mezurebla - kaj mezurebligi kio ne jam estas mezurebla." Tio estas la laborkomisio kiun Galilei postlasis al la scienco. La fiziko bone progresis per tiu aliro. Ĉu tiu aliro ankaŭ taŭgas por la homa menso, tion oni diskutas de jam pli ol 100 jaroj - kaj ne antaŭvideblas fino de tio.
La mezurado de la racio restas kontroversia ankaŭ nelaste pro tio ĉar ĝi bonege taŭgas por ideologiaj disputoj. La afero ja komenciĝis tute pace. En la jaro 1904 la brita psikologo Charles Spearman malkovris okaze de testoj kun lernejaj infanoj statistikan interesaĵon. Nome tiuj kiuj ekzemple en la fako "franca lingvo" sukcesis (aŭ malsukcesis), ankaŭ en la fako "angla lingvo" sukcesis (aŭ malsukcesis).
Tio verŝajne ne jam estis sufiĉe surpriza, sed la kunteksto validis ankaŭ por aliaj fakoj: matematiko kaj muziko, literaturo kaj la diferencigo de sonaltecoj. Kiun ajn kombinon li elektis, la kunteksto en formo de korelacioj restis. Ĉiuj fakoj ŝajnis esti kunligitaj per nevidebla statistika bendo kiun Spearman nomis g-faktoro. La g-faktoro reprezentas la ideon ke inteligenteco estas mezurebla objekto. Se jes, ĉu tiu objekto estas unu aŭ pluraj - ĉu ekzistas "la" inteligenteco? "Inteligenteco estas tio kion mezuras inteligentectesto", diras malnova ŝerca klarigo de psikologoj.
Tio kompreneble ne estas kontentiga respondo. Almenaŭ ne por Adrian Owen. Nur ĉerpi interpreteblajn datumojn, tio ne sufiĉas laŭ li. Necesas inteligentectestoj kun neŭrobiologia fundamento, do testoj kiuj respegulas nian pensadon kaj ne la preferojn de la testfarantoj.
Owen plenumis kun tri kolegoj unu el la plej grandaj studoj de la lastaj jaroj pri IQ. Oni ekzamenis tra la interreto ĉe volontuloj 12
diversajn kategoriojn, interalie la memoron, logikan konkludon, atenton, kapablon pri orientiĝo kaj planado. La eĥo estis surprize granda. Oni estis atendinta kelkcenton da partoprenantoj, sed finfine estis milegoj da homoj el ĉiu aĝo kaj el plej diversaj kulturoj kaj landoj.
La granda nombro da partoprenantoj donis tre klaran bildon. La rezultoj de la testoj ne estis eksplikeblaj per nur unu mezurunuo (nome la IQ). Necesas almenaŭ tri kategorioj por por priskribi la rezulton per nombroj. Tiuj kategorioj estus: mallongtempa memoro, logika pensado kaj lingvaj kapabloj.
Laŭ Owen mensa trejnado ne plibonigis la rezultojn. Aliflanke la aĝo pruveble efikis negative al la memoro kaj la logika pensado. Laŭ la studo la intelekto restas freŝa ĝis la aĝo de 25 jaroj, poste la kapabloj daŭre malprogresas .
Owen kaj liaj kunlaborantoj plenumis ankaŭ serion da studoj pri la cerbo kiuj ŝajnas konfirmi ilian statistikon. Laŭ tio memoro, logiko kaj lingvo okupas malsamajn retojn en la cerbo. La divido de la IQ en tri memstarajn kategoriojn laŭ tio ne estus arbitra. Nun nur la faka kolegaro devas akcepti tion simile al la siatempa malkovro de Spearman.