Kial homo povas ankaŭ vivi sen viando
"Viando estas peco da vivoforto". Tion asertas konata slogano. Ĉu tio vere validas? Aŭ ĉu ni tamen povas vivi sen viando? La faktoj parolas klaran lingvon.
Se eĉ malgraŭ la diversaj skandaloj kiel BSE aŭ duone putriĝinta viando la nombro da vegetaranoj apenaŭ kreskas, plej multaj homoj tamen ankoraŭ sentas grandan emon pri viando. Jam nur la germanoj manĝas apenaŭ 60 kilogramojn da kolbaso kaj viando pokape kaj pojare, kaj en Usono estas eĉ 30 kilogramoj pli. Tio starigas la demandon: Ĉu estas kutimo aŭ ruza merkatika agado kiu manipulas nin al manĝado de viando? Aŭ ĉu ni simple el biologia vidpunkto ne kapablas alimaniere nutri nin, ĉar nia korpo de ĉiam bezonas la viandajn nutraĵojn?
Ke la homo de sia origino estas viandomanĝanto, tio apenaŭ estas pridubebla. Esploristoj skanis per laseraj radioj la mueldentojn de la homa specio Australopithecus kiu estas la plej antikva hominido kaj konstatis ke niaj antaŭuloj evidente havis larĝan menuon el folioj, fruktoj, semoj, radikoj, tuberoj - kaj viando. Tio tamen estis rezulto de evoluo kiu komenciĝis per manĝado de fruktoj.
Nome la fruktoj liveris simplajn karbonhidratojn por kies digestado sufiĉis mallonga digesta trairejo kun nur unu stomaka ĉambro - kaj ĉi tiu mallonga versio taŭgis ankaŭ por la konsumo de viando kiu ja ne tro longe restu en varma korpo ĉar ĝi rapide putriĝas. La kapablo digesti malmolfibran legomon dum tio ja perdiĝis - kion ni povas konfirmi post konsumo de cepoj aŭ de brasiko kiam ni sentas aerpremon en la ventro - sed anstataŭ tio la frua homo havis nun alternativon precipe dum periodoj de sekeco kiam disponeblis nur malmulte da fruktoj.
Krome la viando ofertis fonton de proteino kiu verŝajne akcelis la kreskadon de la cerbo ĝis ĝia hodiaŭa grandeco. Sen la bestaj proteinoj eble la homo ne estus povinta evolui al "Homo sapiens" kun siaj unikaj raciaj fortoj.
Tio ne devige signifas ke ni en la hodiaŭa socio de bonfarto kun ĝia abunda oferto de nutraĵoj ankoraŭ bezonas viandon. Ja nia digesta aparato povas tre bone prilabori la bestajn proteinojn, ĉar la strukturoj de iliaj aminoacidoj similas al niaj. Sed per kombino el ovoj, laktaj produktoj kaj vegetaraj nutraĵoj - ekzemple terpomoj kaj freŝa fromaĝo aŭ ovoj kaj sojo - ni estas provizataj per proteinoj kiuj ne nur similas rilate al digesta utilo al la viando, sed eĉ superas ĝin. Nia asimilada sistemo eĉ pli facile povas prilabori ilin.
Viando do ne nepre necesas por nutri nin. Sed ĝi ankaŭ ne damaĝas al ni se ni manĝas neprilaboritan viandon. Do ekzemple kolbaso ja havas damaĝan efikon. Mia kuracistino tial ankaŭ antaŭ tri jaroj rekomendis al mi rezigni pri la konsumo de kolbasoj kaj manĝi anstataŭe boligitan ŝinkon. En la prilaborita viando estas multaj saloj kiuj atakas la sanon.
Do kiu manĝas neprilaboritan viandon prefere el ekologia bredado kaj elektas inter diversaj viandoj, tiu ne ricevos problemojn kun sia sano. Kaj senviandaj tagoj en tiu kazo ankaŭ utilas. Ĉar kiel liveranto de nutraĵoj viando intertempe ne plu nepre estas bezonata.