Kelkaj pensoj pri rivalado

19/06/2012 06:39

(EURO 2012 en Pollando kaj Ukrainio)
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Mia intenco entute ne estas kritiki, tamen ĉio en la vivo postulas penon kaj klopodojn. Mankis ili iomete bedaŭrinde dum la lasta matĉo de la polaj piedpilkistoj kun la ĉehaj kadre de la ĉi-jara piedpilkista ĉampionado. Rezulte de tiu ĉi malvenko poloj jam ne plu partoprenos en la turniro. La rivalado okazanta sur kelkaj stadionoj de Pollando kaj Ukrainio alportas ĉiam pli novajn surprizojn. Kelkaj faktoj tamen estas ŝajne sendiskutaj. Kiel nefakulo mi ne volas okupiĝi pri detaloj de unuopaj luktoj de pilkistoj. Mi intencas baziĝi prefere sur miaj amatorecaj spertoj, ĉar kiel junaĝulo mi pasigis multajn horojn kurante malantaŭ pilko kun miaj kolegoj. Ankaŭ eldiroj de diversaj sportkomentistoj konfirmas mian opinion.

Dum EURO 2012 kiel ĉiam ni povas rimarki, ke ludstiloj principe diferencas. Tamen ĉiu el ni ŝatas admiri precipe teknikan lertecon de ludantoj, kiu ebligas plej diversajn artifikojn aŭ efikajn pafojn, kiuj trafas al golejo. Kiam al batalantoj mankas scipovo aŭ talento, tiam publiko alte taksas almenaŭ ilian batalemon. Retranspreni pilkon, kiun oni perdis de antaŭ siaj piedoj, ne estas eble sen kuri. Havi sufiĉe multe da fortoj por kuri ludkampe estas baza afero de ĉiu piedpilkisto. Sen tiu ĉi fizika dispozicio neniu tekniko helpos. Ankaŭ helpos nenion staboj da psikologoj. Laŭ mi ĝustmaniere psike preparita sportisto komprenas la signifon prepari sin kiel eble plej bone ĝuste fizike. Kompreneble regi pilkon tiamaniere por povi fari trukojn, kiuj malebligas depreni ĝin al si, kaj aliflanke ebligas precize puŝi ĝin direkte al la samklubanoj, estas same grava. Oni diras, ke ofte decidas bonŝanco. Verdire jes, sed ĉiu bonŝanco okazas dum ludo. Ju pli bona estas la ludo, des pli ofte alvenas bonŝancoj.

Tamen post kiam la polaj piedpilkistoj ne sukcesis venki siajn najbarojn - ĉehojn, kiuj kvalifikiĝis al la kvaronfinalo, la poloj estas malkontentegaj. Ja ŝajnis ebla la venko super Ĉehio, se poloj pli frue atingis remison kun Rusio, kiu pli frue tiom draste venkis Ĉehion. Sed okazis alie. Do ŝajne la plej granda malvenkinto de la A-grupo estas Rusio venkita de Grekio, ĉar Grekio ja estis pli frue venkita de Ĉehio. Pro tio la remiso de Pollando kun Rusio estas opiniata kiel sukceso.

En la daŭro de la ĉampionado certe okazos situacioj por ĝojo kaj larmoj. Sporta rivalado postulas luktadon. Sed ne ĉiu gajnos la ĉefpremion. Kvankam la unua loko sur la podio fierigas, tamen ĉiu rivalanto povas esti certa, ke zelotoj pardonos al tiu eĉ malvenkon. Post bona ludo, vidante klopodojn, penon kaj ŝviton, en sporto ĉio fariĝas pardoninda. Simile estas en la vivo, ĉu ne? Agnosko kaj premioj estas destinitaj por la plej bonaj. Kio estas via lukto? Por mi la plej agrabla kaj tre ekscita estas nuntempe lukto kun Esperanto - onidire la plej facila lingvo, kiu tamen mem ne venos en la kapon! Tutmonda Esperanto-Ĉampionado daŭras! Estas ni, kiuj devus rivali kaj venki ĉiutage, por ke fine Esperanto venku en ni!