Kantantaj avinoj

17/04/2012 18:14



En la eŭropa televido okazas ĉiujare Eŭropa Kanzon-Konkurso organizita de Eŭrovizio. En ĝi partoprenas reprezentantoj ankaŭ el ekster-eŭropaj landoj kiuj estas membroj de kunlabora rondo de eŭropaj radio- kaj televidostacioj. Kaj ĝuste ĉi-jare la konkurso okazas en la ĉefurbo de Azerbajĝano - Baku. Ĉiu lando, sendepende de sia grandeco povas tien sendi unu kantiston aŭ ĥoron. En ĉiu partoprenanta lando okazas naciaj konkursoj por elekti la reprezentanton de la koncerna nacia televida stacio.

Kutime kantistinoj estas junaj kaj belaj kaj ili senavare montras sian belecon. Tio certe kontribuas al iliaj ŝancoj pri venko, ĉar ja ne nur decidas la kvalito de la kanto sed ankaŭ la allogeco de la prezentado. Tamen estas esceptoj: Rusio sendas ĉi-jare 6 avinojn al la festivalo. Ili jam venkis en la tutrusia konkurso kaj eble - kiu scias - ili venkos en la tutkontinenta konkurso.

La ses avinoj venas el la vilaĝo Buranovo en la respubliko Udmurtio. La popolo de la udmurtoj estas finn-ugro-devena kaj nombras nur 1,5 milionojn da homoj. Ili alte honoras siajn tradiciojn kaj tial ili ankaŭ portas tradiciajn vestaĵojn.

Do kion la 6 avinoj kantas kaj kiel, tio tute ne estas laŭmoda, sed eble ĝuste tio elstarigas ilin. Ĉiukaze ili estas tre simpatiaj kaj ankaŭ la motivo por ilia partopreno vekas simpation: Nome ili volas donaci la premion - se ili venkos - por la rekonstruo de ilia vilaĝa preĝejo. Ili mem vivas en modestaj domoj kaj mastrumas la propran ĝardenon kaj bredas bestojn.

La kanzono temas pri la preparado de pasto por la tradicia udmurta plado "Perepeĉi", kio estas pli malpli la udmurta versio de pico. Kaj tiujn "perepeĉojn" ili volas pretigi por granda festo.

Jen traduko de la teksto de la kanzono:

Mi dismetas la tablotukon kaj atendas la filojn,
la kirlita pasto rapide ŝvelas, la koro antaŭĝojas
Festo por ĉiuj!
Venu, dancu ni!

La domo estas plena je la infanoj.
Ili revenis, miaj karaj.
Mi vestos verdan jupon, surmetos ruĝan kaptukon,
vestos verdan jupon kaj iros al dancado.
Eĉ la kato ĝojas kaj la hundo estas gaja.
La etoso estas serena kaj ĉiuj ĝojas.
Ni kantu laŭte-laŭte, por forpeli la enuon,
kun vi kune ni kantas laŭte-laŭte.
Feston por ĉiuj!
Venu, dancu ni!

Premu la dikfingron! Eble la 6 avinoj venkos en Baku la 22-an resp. la 26-an de majo en la granda finalo.