Interreta virtuala ludo por maljunuloj
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Oni jam longe diskutis pri tio, ĉu videoludoj bonfaras, malbonfaras aŭ indiferentas koncerne infanojn kaj gejunulojn. Malmodera, longtempa, tro ofta ludado antaŭ la komputilo kompreneble povas damaĝi okulojn kaj malhelpi la lernejan vivon de infanoj. Aliflanke, videoludoj estas sendube potencaj stimulantoj de rezonkapablo kaj rapidreagoj. Cetere, rilate junulojn, tio estas vana diskuto, ĉar la furoraj ludoj nerezisteble kaptis tiun lertmensan publikon, sendepende de la rezultoj. Estas ja konata fakto, ke la cerboj de infanoj kaj junaj homoj multe pli lerte kapablas manipuli ilin. Lastatempe, esploristoj faris al si la demandon: kio koncerne maljunulojn?
En la Universitato de Norda Karolino, en Usono, ili do decidis esplori la aferon. Kaj la rezulto estis frapanta: ofta ludado per interreta virtuala ludo povas plibonigi la kognan funkciadon de maljunaj homoj, nome la kapablon koncentriĝi kaj la percepton pri spaco. Kogno estas la tuto da mensaj procedoj uzataj en pensado, perceptado, klasado, rekonado, memoro, juĝado, imagado kaj lingvouzado.
Oni uzis por la esploro 39 homojn en la aĝoj inter 60 kaj 77 jaroj. Oni submetis ilin al testoj por mezurado de kogna kapablo kaj poste parto de tiu grupo ludis per komputilo dum po unu horo, ĉiutage, dum du semajnoj. La aliaj daŭrigis sian normalan vivon. La uzita ludo estas “World Warcraft” (“Monda Militokupado”), kiu funkcias interrete, tiel ke miloj da konektiĝintaj ludantoj agas samtempe, elektinte inter diversaj figuroj, kiel soldatoj kaj sorĉistoj. Post tiu dusemajna tempo, oni denove submetis ĉiujn volontulojn al kognotesto. Kaj la rezultoj klare montris, ke inter tiuj maljunuloj, kiuj atingis malaltajn poentojn en la unua testo, la rezultoj nun estis pli bonaj, koncerne memoron, kapablon koncentriĝi kaj percepton pri spaco. Estas notinde, ke inter la volontuloj, kiuj montris altan kognokapablon jam en la unua testo, la dua testo ne montris ian diferencon.
Kompreneble, temas pri malgranda esploro, kun relative malmultaj homoj, uzante nur unu ludon, en unu aparta kulturmedio. Antaŭ ol fari definitivajn konkludojn, oni devas pli funde esplori la aferon. Sed la tuta studo montras per nerifuzebla maniero, ke al la homa cerbo ne bonfaras stagnado kaj tro longa ripozado. Estas prudente konstante aktivigi ĝin. Ĉu eventuale per pli agrablaj aktivigiloj?...