Helpu infanon ami librojn
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Mi havas amikon, kiu konstante ripetas: ekzistas du specoj de homoj - tiuj, kiuj amas librojn, kaj la ceteraj homoj. Eble ĉi tiu frazo sonas iom diskriminacie, sed ĝi enhavas esencan veraĵon, nome ke la kutimo legi bonajn librojn plialtigas la mensan kapablon. Legemuloj kleriĝas kaj tio influas ilian lernejan kaj profesian vivon. Sed plej grave: legado elvolvas analizkapablon kaj pligrandigas la vortotrezoron; intimiĝo kun trafa formado de frazoj kaj sinsekvo de ideoj trejnigas leganton pensi kaj esprimi siajn pensojn pli klare kaj subtile.
Amo al libroj, kiel oni scias, devas komenciĝi en infana aĝo. Tiel ĝi profunde enradikiĝas. Estas do konsilinde, ke plenkreskuloj helpu infanojn al tio. Sed tiu tasko, kontraŭe al ĝenerala supozo, ne koncernas nur lernejan instruiston. Ĝi koncernas precipe gepatrojn. Legado devas esti familia kutimo, same kiel higienaj normoj kaj sana nutrado.
Pedagogoj insistas, ke kontaktado kun libroj devas esti plezuriga kaj okazi frue. Fakte, ĝi devas komenciĝi jam antaŭ ol infanoj scipovas legi. Ekzistas amaso da libroj sen tekstoj, enhavantaj nur bildojn, kiuj faciligas rakontadon fare de patro aŭ patrino, dum la infano rigardas la sinsekvon de la paĝoj. Por beboj en la unua vivojaro, ekzistas eĉ ĉarmaj plastaj libretoj, kiujn ili povas rigardi dum baniĝo, en bankuvo. Por infanoj, legado komence devas egali al gaja ludo.
Poste, estas konsilinde sekvi strategion, por allogi infanojn al la rava mondo de libroj. Se oni malprudente neglektas iujn bazajn regulojn, tio povas kaŭzi katastrofajn konsekvencojn. Mi jam vidis multajn homojn, kiuj akiris malsimpation al legado pro malsaĝa devigo fare de instruistoj, kiam ili estis infanoj. Ekzistas iuj simplaj, bazaj reguloj por helpi infanon ami librojn:
- Respektu la infanan ritmon. Same kiel plenkreskuloj, iuj infanoj legas kaj akompanas rakonton pli aŭ malpli rapide. Malobservo al tiu ritmo povas kaŭzi ĝenon kaj konfuziĝon. Se necese, ripetu frazojn aŭ tekstopecojn.
- Respektu la intereson de la infano. Permesu laŭeble, ke ĝi mem elektu sian legaĵon laŭ la temoj kaj ilustraĵoj. Evitu devigi, ke infano sekvu vian propran guston. Kaj ne forgesu proponi ankaŭ amuzajn poemetojn.
- Konduku infanon al ekskursoj kaj promenoj, kiuj ligiĝas al libroj. Ekzemple, post legado pri la vivo de bestoj, vizito al zoologia ĝardeno estos alloga sperto. Kaj ne forgesu regali ĝin per bongusta lunĉo!
- Kutimigu la infanon al legado en difinitaj horoj. Kelkaj minutoj antaŭ la nokta ripozo estas trafa momento. Iuj eldonejoj publikigis volumojn kun 365 nelongaj fabeloj sub la titolo “Po unu fabelo ĉiuvespere”.
- Dramigu la legaĵojn. Per pupetoj aŭ per improviza teatrumado, legu al infanoj kun oftaj ŝanĝoj en la intonacio kaj gestoj kaj stimulu, ke ĝi mem partoprenu en la drameca legado.
- “Publikigu” libretojn verkitajn de infanoj. Ili amas mem desegni kaj verki siajn historietojn. Kunigu la materialon libroforme kaj “eldonu”ĝin . Poste montru ĝin al ceteraj familianoj kaj geamikoj.
- Organizu libroklubeton. Aliaj infanoj kaj plenkreskuloj povas interŝanĝi librojn. Ĉi tio stimulas komentojn pri la koncernaj verkoj inter la partoprenantoj.
- Helpu infanon pli flue kaj klare legi. Voĉlegado estas nepre grava. Delikate montru, ke infanoj devas trovi sian ritmon de legado, por ke aŭskultantoj bone komprenu.
- Eĉ kiam infanoj jam flue kaj nature legas, tamen plu legu kun ili ĝis certa aĝo. Teorie, ne estas aĝolimo por tio. Ofta ĉeesto de amata familiano dum legado ligas libron al amosento.
- Ofte konduku infanojn al bela librovendejo, kiu havu fakan sekcion pri infanlibroj. Permesu, ke ili foliumu librojn kaj elektu sian preferatan.
Laste, ni ne forgesu: akompani infanojn en la mondon de libroj estas tre amuza kaj riĉiga sperto ankaŭ por plenaĝuloj.