Hejma edukado de infanoj
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
En malgranda brazila urbeto en ŝtato Minas Gerais, kun apenaŭ 7000 enloĝantoj, vivas diskreta familio, kiu tamen subite fariĝis motivo por gazetaraj raportoj. Iliaj du junaj (dek-ok- kaj dek-naŭ-jaraj) filoj ĵus gajnis premion en internacia konkurso kaj stipendion por loĝi kaj studi en Usono. La kurioza detalo estas, ke iliaj gepatroj, post longa konsiderado, forprenis ilin el la lernejo, ankoraŭ meze de la unuagrada periodo. Ili estis edukitaj ekskluzive hejme, fare de la gepatroj mem. Tiun sintenon iniciatis la patro, kiu laŭdire prenis la ideon en Usonaj medioj. Komence, la patrino ne konsentis, sed poste ŝi konvinkiĝis, kaj verŝajne ŝi nun tute ne pentas. Ili argumentas, ke hejma edukado estas pli objektiva (oni ne perdas tempon pro neutilaj lernobjektoj), pli disciplina kaj pli garantia, ĉar la gepatroj mem kontrolas la sistemon. Ili elektis vivi en malgranda, trankvila urbo, sen multaj distraĵoj kaj sen televidaparato en la hejmo. Kaj la du junuloj ŝajne plene aprobas ĝin. La plej juna membro de la familio, kvinjara knabineto, jam inkluziviĝis en tia hejma edukado: krom la portugala lingvo, ŝi jam flue parolas la anglan kaj la patrino mem alfabetigas ŝin.
La brazila leĝaro malpermesas, ke gepatroj ne enmatrikulu siajn idojn en formalajn lernejojn, konsiderante, ke lerneja edukado estas esence grava paŝo kaj rajto de infanoj. Pro tio, la supre menciita familio ricevis kondamnon kaj monpunon – sed ne forlasis sian programon. Fakuloj pri edukado opinias, ke lerneja kunvivado, eĉ se ne plene kontentiga, donas al infanoj pli larĝajn elekteblecojn por studado, kiujn eble la gepatroj ne montrus. Krome, la kunvivado kun aliaj infanoj, kun instruistoj kaj kun la instituciaj normoj mem influas la kapablon alfronti estontan vivon. Cetere, ne ĉiuj gepatroj havas sufiĉan kapablon por mem gvidi siajn gefilojn kaj eduki ilin.
Siaflanke, defendantoj de hejma edukado havas siajn argumentojn. La Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj prezentas alineon, kiu indikas, ke gepatroj rajtas elekti la edukadon por siaj infanoj. Pedagogiistoj emfaze asertas, ke malakcepto de hejma edukado estas pura afero de antaŭjuĝo, ĉar ĝi montriĝas en la praktiko tute efika. Se temas pri protekto al infanoj, oni povas starigi profesian helpon al familioj, kiuj elektas tian vojon. En multaj landoj ĝi estas laŭleĝa kaj en Brazilo mem oni preparas leĝoprojekton por reguligi la aferon.
Jen do stariĝis la diskuto. Unuj fakuloj diras: “Ekskluzive hejma edukado ne plene preparas junulojn por la mondo.” Aliaj kontraŭas: “Hejma edukado preparas junulojn eĉ pli bone por la socia vivo.”
Kion vi opinias, karaj geaŭskultantoj?