Guernica - nebela, neforgesebla
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo S. Viana el Brazilo
Malfacile estas difini arton. Tradicie, oni tion faras per la ideo, ke arto estas esprimo de belo. Tamen, tiu difino foje alfrontas defiojn – kaj kondukas al alia demando: kio estas belo?
Antaŭ 75 jaroj la hispana pentristo Pablo Picasso verkis unu el la plej epokfaraj pentraĵoj en la historio de arto: ‘Guernica’. En la komenco de la 20-a jarcento, ĝi aludis al atako ordonita de Hitlero kontraŭ eŭska urbo, kio kaŭzis sangan masakron de civilaj loĝantoj. Tiutempe, Picasso vivis en Parizo, sub okupo de naziaj militistoj. La Hitlera freneza aventuro forpasis, sed la neforgesebla forto de tiu pentraĵo ŝajnas eterna. ‘Guernica’ estas iaspeca monumento por paco, ia kriego kontraŭ diktatoroj, ia simbolo de fido al humanismo kaj homamo. Ĝi portretas perfidan atakon kontraŭ sendefendaj viktimoj, en tempo, kiam oni tute ne povus imagi la venontan hororon de holokaŭsto. Ĝi miksas sur longa panelo elementojn de la hispana kulturo (toreado) kun universalaj simboloj (patrino kun infano surbrake, suno, rompita glavo). Ĉio tio kondukas la rigardanton al ideo, ke paco en la mondo estas atingebla nur per kunigo de lokaj kaj tutmondaj klopodoj. La pentraĵo, kiu apartenas al muzeo ‘de la Reĝino’, en Madrido, ne estas ‘bela’, laŭ konvenciaj analizoj. Ĝi estas preskaŭ senkolora, ĝiaj elementoj ĥaose sterniĝas sur la tolaĵo, ĝiaj figuroj estas freneze torditaj kaj nekompletaj, ĝiaj diversaj partoj ŝajnas, je unua rigardo, deliraj, halucinaj. Unuavide, ĝi ne estas agrabla vidaĵo. Suferego saltas el la pentraĵo. Precize tion intencis la aŭtoro: manifesto kontraŭ kruela, perforta ago de murdistoj ne povus esti ‘bela’, laŭ kutimaj kriterioj. Milito ne estas bela.
‘Guernica’ tamen fariĝis senmorta denunco kaj pensiga instigo: batalado por paco en la mondo estas tasko por ĉiu homo, kiu aprezas homecajn valorojn de toleremo, kunfratiĝo, egaleco kaj libero. Tiusence, ĝi estas belega.