Fondi entreprenon
Kiu intencas entrepreni ion devas unue pensi pri la agado. Kion mi volas entrepreni? Por kiu celo? Por kio kaj kiu servu la entrepreno? Se oni trovis klarecon pri tio, tiam venas la demando pri la rimedoj kaj kapabloj: Ĉu mi disponas pri la necesaj rimedoj kaj kapabloj? Ofte ja mankas rimedoj kaj kapabloj. Do la demando estas: Ĉu mi povas havigi al mi la mankantajn rimedojn kaj kapablojn? Oni povas trovi kunlaborantojn kaj oni povas lerni kaj provi por finfine posedi la necesajn kapablojn.
Sed oni devas ankaŭ esti sufiĉe saĝa por ekkoni ke je la komenco de la agado mankos ankoraŭ informoj kaj spertoj kaj ke tial necesos limigi sian agadon, kaj kvante kaj kvalite, por ne riski tujan malsukceson aŭ malsukceson post nur mallonga tempo. Tiuj pripensoj povas ankaŭ konduki al la kompreno ke la entrepreno sub la atendotaj cirkonstancoj ne povas funkcii kaj ke do estas pli bone ankoraŭ atendi aŭ tute rezigni.
Aliflanke se la pripensoj alportis pozitivan bildon, tiam la sekva paŝo estas pensi pri la organiza kaj jura kadro de la entrepreno: Kie mi povas funkciigi mian entreprenon? Ĉu mi povas komenci sola aŭ ĉu mi jam dekomence bezonas kunlaborantojn? Ĉu mi povas labori hejme aŭ ĉu mi devas lui aŭ eĉ konstrui laborejon? Kaj fine: Kiom ĉio tio kostas? Ĉu mi havas la necesan monon? Ĉu mi devas preni krediton? Ekde kiam revenos mono en mian kason? Kiom da mono devas reveni por vivteni la entreprenon kaj la entrepreniston?
Kaj gravas scii ĉu la entrepreno entute rajtas fari tion kion ĝi celas. Ofte oni bezonas ŝtatajn permesojn kaj oni bezonas ankaŭ privatajn rajtojn: Ĉu tio kion mi faros estas sub protekto de patento? Ĉu mi devas atenti pri aŭtoraj rajtoj? Rilate al Esperanto ekzemple Zamenhof rezignis pri siaj aŭtoraj rajtoj pri la Lingvo Internacia por ebligi al ĉiu libere uzi la lingvon. Komputilaj programoj povas aŭ esti liberaj aŭ ili estas pagendaj kaj oni devas akiri licencon por uzi ilin.
Se oni rigardas tiun longan demandaron ne estas mirige ke multaj homoj perdas la kuraĝon kaj rezignas pri siaj planoj. Sed estas ankaŭ homoj kiuj flankenŝovas la tiklajn demandojn kaj kiuj sen granda preparo simple komencas. Plej ofte tio estas tre kosta afero. Tiuj nekalkulitaj kostoj povas endanĝerigi la entreprenon aŭ konduki al fiasko.
Ĵus okazis ke entrepreno en Esperantujo fiaskis: La novaĵportalo Nunonia.com post nur kelksemajna funkciado ne plu funkcias. Kaj la interesa afero en tiu kazo estas ke la fondinto de tiu entrepreno estas la sama persono , nome Flávio Rebelo el Brazilo, kiu jam antaŭ kelkaj jaroj iniciatis du entreprenojn kiuj simile fiaskis post nur mallonga tempo. Temis pri la novaĵportalo "Ĝangalo" kaj la "Internacia Televido" ITV.
En Esperantujo ni devas esti modestaj en niaj ambicioj. Ni devas konscii ke por funkciigi entreprenon kiu prizorgas E-parolantojn per lingva materialo niaj rimedoj estas tre limigitaj. Nur tiam eblas persisti resp. havi la longan spiron por regule kaj daŭre oferti la servon.