Festo de sendependeco
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando
La 11-a de novembro en Pollando aktuale estas tago, kiam oni oficiale festas la fakton de la reakiro de sendependeco en la 1918-a. Certe ĉiu nacio povas trovi en sia historio tiajn momentojn, kiuj por ĝia popolo fariĝis speciale gravaj, kaj sekve festi ties memoron. Mi ne celas fari iujn historiajn analizojn, ĉar la temo mem estas iom peza por sinteze priskribi ĝin kadre de la sonartikolo, tamen mi deziras apenaŭ atentigi vin, ke dum preskaŭ 150 jaroj Pollando estis lando dispartigita kaj subigita al la leĝoj de siaj aneksintoj. Estis tre malfacilaj tempoj, ĉar kelkloke tutece, kaj aliloke signifagrade, inter diversaj efikoj de la mallibereco, estis eĉ malpermesite uzadi la polan lingvon. Sed la historio eble jam sufiĉas.
En la urbo kie mi loĝas, en Gdynia, tiutage okazas diversaj aranĝoj, interalie parado de sendependeco, kiun partoprenas ĉiam pli vasta loĝantaro. Mi faris fotojn kaj iom meditis, kion ĝuste volas manifesti unuopaj aĝgrupoj, ĉar ju pli juna estas homo, des pli foraj fariĝas iamaj eventoj, kiujn apenaŭ sole plej maljunaj kapablas kaj deziras vidi kaj montri tiaj, kiaj ili certe devis esti. Koni la historion estas bona afero, tamen rigardi estonten ŝajne ankoraŭ pli gravas. Laŭ mia opinio tiu tendenco estis spektebla en mia juna urbo, kie dum la parado ne mankis junularo. Do krom oficialuloj, historie alivestitaj soldatoj kaj aktoroj, frataroj, societoj, skoltoj, studentoj aŭ hodiaŭaj loĝantoj en tiutempaj vestoj - abundis ankaŭ junuloj kaj infanoj, kiuj verŝajne simple ĝuas la pacan periodon. Vidante iliajn ĝojon kaj ridetojn, amuzemon, kantemon kaj dancemon mi sentis optimismon.
Junuloj manifestas ankaŭ sian apartenecon al plej diversaj organizaĵoj, kiuj agas kadre de la socio, kie ili povas realigi siajn aspirojn. Mi pensas, ke nia lando ŝanĝiĝas multe pli ol oni povus dedukti rigardante kondutojn de pluraj politikistoj kaj samtempe protestojn de aliaj grupoj de plejparte junaj homoj, kiuj ofte faras bruaĉojn nur por petolaĉi. Malbonuloj plej ofte estas malplimulto, kvankam ili estas pli ŝatataj de fotistoj kaj televidoj. Vivi en normaleco, kie ne mankas varieco de kondutoj, kie ĉiu povas realiĝi ne malhelpante aliajn estas ja deziro de ni ĉiuj. Tamen mi deziras rimarkigi, ke Pollando estas la lando ankoraŭ lernanta vivi en nova politika situacio de post la 1989-a, kio ja devas daŭri. Ni devas pacience kaj persiste iri antaŭen.
Kiel mi menciis, poloj dum multaj jaroj estis senigitaj je propra lingvo, kiu povis transdaŭri la malfacilan periodon interalie pro kaŝa instruado kaj ĝia uzado hejme. La reakiro de la sendependeco ligiĝas ĉefe kun la reakiro de la rajto ĝin paroli. Kiam ni poloj pensas pri nia gepatra lingvo, ni pensas ĝuste pri tiel nomata pola gepatra parolo. Imagu: kiam la lingvo estas malpermesita, iom pli facile estas ĝin kaŝe, mallaŭte paroli ol skribi, postlasante spurojn de ĝia uzo. Parolo signifas ankaŭ rektan transdonon de enhavoj kaj emocioj, kiuj tuj karakterizas ĝian uzanton. Ĉiu el ni posedas neripeteblan koloron de sia voĉo, kiun povas redoni neniu skribmaniero. Tial ankaŭ paroli Esperanton por mi signifas siaspecan festadon de sendependeco.