Esperantoj
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando
Tiel nomata LOTTO ĝuas en Pollando grandan popularecon. Ĉiutage ludas ĝin milionoj da miaj samlandanoj. Ekzistas ĝiaj diversaj variaĵoj, do tiuj, kiuj ne scipovas vivi sen esperiga penso gajni premion, kapablas elspezi nemalgrandajn monsumojn konstante. Kion oni ne dirus, ni ĉiuj ŝatas lotumludojn almenaŭ de tempo al tempo. Kiu ne volus gajni iun monsumon? Oni volus fari iam ion ekstravagancan en la vivo. Kaj la imagokapablo sufloras plej diversajn eblecojn. Iu dezirus ĉesi labori, kaj anstataŭ tio ekskursi tra la tuta mondo. Iu denove volus aĉeti domon, kaj pasigi tie agrable tempon kun amikoj. Ankoraŭ iu volus iom ripari sian buĝeton per kelke da mono. Ĉiukaze temas pri pli aŭ malpli grandaj emocioj.
Ĝenerale la ludantoj diferencas. Plimultaj ludas sporade, ĉefe tiam, kiam oni reklamas grandajn kumulaciojn, t.e. kiam oni antaŭvidas plurmilionan premion, pro kelkaj laŭvicaj lotumadoj sen la ĉefpremio. Aliaj ludantoj aĉetas kuponojn de unuopaj ludoj de tempo al tempo, kaj pacience atendas laŭvicajn lotumrezultojn. Ankoraŭ aliaj preferas ĉiuloke akireblajn kaj malmultekostajn loteribiletojn. Lotumantaj infanoj aŭ malpli junaj sinjorinoj dum siaj ĉiutagaj aĉetadoj estas oftaĵo. Post la forgrato de la kovraĵo sub kiu kaŝas sin eblaj ĝustaj nombroj aŭ signetoj, oni tuj ekscias pri sia bonŝanco, kvankam plej ofte estas tute inverse.
Kiu neniam starigis al si la demandon: kion mi farus, se mi havus multe da mono? Por akiri la favoron de la sorto, kelkaj promesas solene: se mi gajnos, mi destinos 10, 20 procentojn aŭ eĉ la duonon de la premio por nobla celo. Kaj ili estas certaj, ke ili plenumos sian promeson. Aliaj dependigas sian malavarecon de la grandeco de sia premio. Estas ankaŭ tiuj, kiuj certigas: mi ne bezonas multe, do mi povas disdoni eĉ multe pli. Onidire mono ne donas feliĉon, tamen certe faciligas multajn aferojn. Eĉ se vi havas la karakteron de bonfaranto, havante eventuale pli multe da mono, vi povus utiligi ilin por feliĉigi aliajn, ĉu ne? Ankaŭ la priservanta la ludojn flanke de la ŝtato firmao premisas sian apogan karakteron. Ĉar parto de ĝiaj enspezoj kromfinancas la naciajn sporton aŭ kulturon, la firmao konvinkas (aŭ pli ĝuste konsolas), ke gajnintoj estas eĉ tiuj malpli bonŝancaj ludantoj, kiuj lotumis neniun premion. Kelkaj regulaj ludantoj diras pro tio, ke ili ne ludas, sed ili devas enpagi "imposton de stulteco".
Esperantoj ĝenerale estas grupo de personoj, kiuj havas la esperon. Tiu ĉi espero, kaŭzas ke ili daŭras en pacienca atendado aŭ klopodas ion fari. La slogano estas "Donu la ŝancon al la sorto, almenaŭ aĉetu loton!" Aŭ ĉu vi aŭdis iam la onidiron "la espero estas la patrino de stultaj"? Fakte en la plena versio la vortoj de George Bernard Shaw tekstis: "La espero estas la patrino de stultaj? Malvero, mi konas multajn saĝajn homojn". Kial do oni ripetas tiel volonte tiun neplenan version? Ĉu ĝi eble devenas de pesimistoj? Ĉu tiukaze la esperantoj estas simple naivuloj? Kiu estas stulta kaj kiu saĝa, ekpensu mem. Ĉiu havas sian sperton akiritan ofte dum longa viva vojo. La esperon povas havi ĉiu, kiu ĝin elektos. Tamen kelkaj danke al ĝi nur scipovas travivi, la aliajn ĝi puŝas antaŭen, bonŝance ne ĉiam al lotvendejo :-)