En nia klubejo

03/04/2012 18:53

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando


Kiel bela etoso regas en nia E-klubejo en "Riwiera"! Ĉiun semajnon venadas ĉi-tien ĉirkaŭ dek fervoraj esperantistoj. Ĉiuj estas malsataj kaj soifantaj la internacian lingvon. Ĉiuj el ni intense studas Esperanton, ĉar ĝi ne volas mem veni en niajn kapojn, des pli ke ni ne estas junuloj laŭ nia aĝo. Tamen eĉ niaj 80-jaruloj sentas sin mense tre viglaj, do ni esperas ankoraŭ multajn sukcesojn. Ju pli multe ni lernas, des pli bone ni vidas, ke la kreaĵo de Zamenhof estas riĉega komunikilo. Do ni ne perdas tempon kaj praktikas.

Post la komencaj "Saluton!", "Bonan tagon!", "Bonvenon!" laŭvice alvenantaj personoj senvestiĝas depende de jarsezono. Siajn diversajn suprajn vestaĵojn ili pendigas sur la staranta ĉe la enirejo pendigilo. Sekve ĉiuj okupas sian ŝatatan lokon sur seĝoj ĉe tabloj kunmetitaj en unu vicon. Poste dum la akvo bolas nia deĵoranta kolego kafisto proponas al ni ion por trinki kaj sekvas niaj mendoj: - Kion vi trinkos? - ni aŭdas unu post la alia. - Ĉu vi hodiaŭ volas kafon aŭ teon? - Mi petas kafon. - Ĉu fortan? - Kafo estu muelita aŭ solvebla? - Kun sukero, kremo aŭ sen? - Ne, mi preferas sen sukero. - Mi trinkos kun sukero kaj kremo. - Ĉu vi deziras la nigran teon aŭ la fruktan? - Al mi bonvolu infuzi la nigran teon.

Ofte iu el ni fariĝas sponsoro de dolĉaĵoj, kiuj dum nia pena lernado rapide malaperas. Kelkfoje oni bakas ilin memstare, alifoje oni aĉetas ilin en vendejo. El inter tiuj membakitaj mi deziras mencii la kuketojn el avenaj flokoj fare de nia kolegino, kiuj plej ofte gastas sur niaj teleretoj. Pasas kelkaj minutoj de spontana babilado, ĉiuj elmetas lernomaterialojn kaj iom post iom pretiĝas niaj trinkaĵoj. Kelkaj el ni helpas al la infuzanto disdoni plenigitajn tasojn, glasojn, kuleretojn, sukeron kaj kremon, se tiu estas. Alvenas tempo por komenci la kunvenon. Sekve...

...oni disdonas kopiitajn tekstojn, laŭ kiuj ni lernas. Alikaze oni uzas porteblan komputilon, sur kies ekrano oni povas vidi tekstojn aŭ bildojn, kiuj estas temoj por trastudi. Kelkaj el ni preparas hejmtaskojn, kiuj estas kontrolataj dum la leciono aŭ hejme de nia instruisto. La hejmtaskojn plej ofte preparas aparte diligente niaj plej freŝaj studentoj, kiuj deziras rapide proprigi al si la lingvon. La okupoj komenciĝas de kelkaj ĝeneralaj demandoj kiel ekzemple: - Kiu tago estis hieraŭ? Kaj aŭdiĝas responde: - Hieraŭ estis dimanĉo. Je la demando pri dato, oni povas aŭdi: - Hodiaŭ estas la 26-a de marto de la 2012-a jaro. Post "Kia vetero hodiaŭ estas?" sekvas, ke "la vento estas forta kaj ŝira, ne malofte okazas ŝtormo. Estas ne tro sune kaj multe da nuboj, kaj matene okazis nebuloj." Krom tio somere "ofte pluvas kaj tempestas" kaj vintre "neĝas kaj okazas neĝblovadoj". Malgraŭ tio oni iel vivas ĉi tie en Pomerio.

Antaŭ kelka tempo en mia sonartikolo titolita "Loka E-agado" mi kelkvorte priskribis, kiel aspektas mia loka Esperantujo kaj mi substrekis, ke mi ankaŭ estas tre scivolema, kiel estas ĉe vi? Kelkaj el vi bonvolis respondi klarige post la sonartikolo, pro kio mi estas aparte dankema. Eblas ĉion ĉi retrorigarde tralegi. Hodiaŭ, mi havas la okazon prezenti al vi la voĉojn de miaj geamikoj, por ke vi sciu, ke ne temas nur pri iu mia elpensaĵo, mi dirus duonŝerce. Tiel do ĉeflegis por vi Marysia, Majka kaj Ania, kaj krome Kazik, Mietek, Czesiek, Rysiek, Tolek kaj Heniek. Mi estas certa, ke mi havas la bonŝancon kunagi surloke kun tre impona grupo de E-ŝatantoj kaj samtempe parolantoj - ĉiu sianivele. Danke al tio ni havas neripeteblan eblecon krei ion pli ol nur societajn konversaciojn en la gepatra lingvo. Ni klopodas elprofiti la favoron laŭ niaj ebloj kaj krei la vivkondiĉojn por Esperanto. Tiucele servas niaj renkontiĝoj, dum kiuj ni parolas, skribas, legas, lernas aŭskulti kaj nelaste kantas. Mi esperas havi la eblecon estonte pli vaste rakonti al vi pri tiu ĉi kaj pri aliaj temoj. Tiucele mi intencas elprofiti la jam aŭdigitajn voĉojn, kaj ankaŭ laŭdezire la voĉojn de aliaj ĉi-tieaj aktivuloj, kun la espero, ke vi akceptos ilin kun interesiĝo.