El 'homo sapiens' al 'homo sapiens sapiens'
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Ĉu klaĉado estis la vera lingva revolucio?
Paleontologiaj kaj paleoarkeologiaj eltrovoj ŝajnas definitive konfermi, ke antaŭ ĉirkaŭ 100.000 jaroj vivis en la orienta centra kaj suda parto de Afriko plurdekmilo (eble centmilo) da homoj el la specio "homo sapiens". Samtempe en Azio kaj Eŭropo vivis aliaj bone adaptitaj specioj de homoj, ĉefe "neandertaloj". Ĝis antaŭ 70 aŭ 60 miloj da jaroj, "homo sapiens" ne havis iun ajn avantaĝon sur neandertaloj. Ŝajnas ja, ke lia unua antaŭa provo de ekspansio en la proksima oriento plene fiaskis fronte al tie loĝantaj neandertaloj. Verŝajne, pro malbone konataj cirkonstancoj, "homo sapiens" tiam eĉ riskis estingiĝi en Afriko mem kaj tute hazarde lia specio supervivis.
Sed antaŭ 70 aŭ 60 miloj da jaroj, io evolucie drama okazis ĉe "homo sapiens" en la areo de nunaj Etiopio kaj Tanzanio. Kvankam la volumo de lia cerbo tute ne ŝanĝiĝis (ĝi fakte restis malpli granda ol tiu de neandertaloj), ĝia interna strukturo ektransformiĝis kaj tiel naskiĝis "homo sapiens sapiens", la ununura posta survivanta specio de homoj, tio estas "ni"! Oni ne havas pri tio solidajn objektivajn pruvojn, ĉar kompreneble neniu cerbo konserviĝis, sed ekzistas gravaj cirkonstancaj pruvoj. Dum kelkdekmilo da jaroj "homo sapiens sapiens" konkeris la tutan mondon, inkluzive de Aŭstralio, Siberio kaj Ameriko. Aperis novaj teknologioj: boatoj, oleolampoj (nemalhaveblaj ekz. por fari pentraĵojn ene de mallumaj kavernoj), kudrilo kaj fadeno (nemalhaveblaj por kudri pli varmajn vestaĵojn kontraŭ la malvarmego de nordaj regionoj).
Estiĝas nun tikla kaj tre pridiskutata demando: kia estis la cerba evoluo, kiu kaŭzis la finan absolutan superregadon de "homo sapiens sapiens" sur ĉiuj aliaj homaj specioj? Rilate tiun ĉi demandon, aparte en la akademia mondo, oni fakte alverŝis inkotorentojn. La respondo donita de la plejmulto de la esploristoj estas: mutacio aŭ serio da genetikaj mutacioj kreis en la cerbo novajn ligojn inter ĝiaj areoj, tiel evoluigante novajn manierojn de pensado kaj modernajn interhomajn komunikkapablojn, pli-malpli similajn al niaj nunaj.
Oni nomas tion "ekkona/lingva revolucio". Oni tuj emas pensi, ke certe temis pri apero de la unua lingvo. Sed tio estas eraro, ĉar ĉiu specio de vivantaj estaĵoj havas iuspecan lingvon, ne necese voĉan, kiu taŭge permesas interkomunikadon. Tre verŝajne la tiama lingva evoluo ĉe "homo sapiens sapiens" rilatis al la kvanto kaj kvalito de la informoj, kiujn li povis memori, prilabori kaj transferi. Ne nur "Atentu, estas leono!" sed "Atentu, estas leono apud la rivero!". Tio estas, aperis la ebleco paroli pri abstraktaj aferoj, kiuj ne ekzistas en la tuja fizika realo. Tiamaniere naskiĝis rakontoj, legendoj, mitoj kaj religioj (ekz. "la leono estas la spirito, kiu protektas nian tribon!").
Tamen ekzistas tre tikla noviga teorio (nomata "teorio de klaĉado") asertanta, ke la vera lingva revolucio konsistis en la apero de ofta interhoma konversacio, pli precise de la transfero de sociaj informoj rilate la aliajn membrojn de la grupo. La fakto, ke la eblecoj de survivo de ĉiu membro de la grupo ĉefe dependis de liaj interrilatoj kun la aliaj, nepre kreis la neceson bone koni la socian medion. La necesa kvanto da informoj estas tre granda. En grupo da 50 membroj povas ekesti 1225 eblaj duopaj rilatoj kaj aldone ankaŭ triopaj, kvaropaj, ktp. Ĉiu membro, por scii kiu estas lia grupa pozicio kaj por fariĝi pli grava malfavore al aliaj aŭ kunlabore kun ili, devis atente sekvi la evoluon de interrilatoj ene de la grupo: kiu amas aŭ malamas kiun, kiu kverelis kun kiu, kiu paciĝis kun kiu, ktp.
Malrekta pruvo de tiu teorio venas el multnombraj mondaj esploroj, laŭ kies rezultoj evidentiĝas, ke nuntempe kaj tutmonde, dum 80 % de sia konversacia tempo, homoj okupiĝas pri klaĉoj.
Malbonŝance la plejmulto da klaĉoj estas malica kaj malbonvola!