Elĉerpiga plurtaskumado
Koncentrita silento en la oficejo: Du homoj sidas ĉe siaj labortabloj, la unua legas ion kaj la dua skribas ion. Nur tio okazas. Neniu rigardas al sia kompufono, kontrolas la envenintajn retmesaĝojn, sendas interlabore pep-mesaĝon aŭ komenton. Kio antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ estis tute normala, tio simple hodiaŭ ne plu aperas kiel laboro. La moderna universalgeniulo en diable kompleksa multrimeda mondo laboras ĉiam paralele, sur pluraj konstruejoj, ĉar tiu tipo estas demandata en la mondo de laboro.
Nun du usonaj psikologoj gratas je la mito pri la produktivecaltiganta kaj efikega plurtaskulo. La du psikologoj de la universitato de Utaho jam de jaroj laboras pri tiu esplorobjekto, ili do evidente ne estas plurtaskuloj. Ili jam publikigis studaĵon pri la erarofteco de telefonantaj aŭtomobilveturantoj.
Laŭ iliaj esploroj telefonado plialtigas la riskon pri akcidento je la kvaroblo, tio korespondas al la efiko de 0,8 promiloj da alkoholo en la sango, tute egale ĉu la telefonanto uzas liberparolan instalaĵon aŭ ne. Jen kazo de tro alta sintaksado. La psikologoj klarigas ke laŭ iliaj datumoj ĝuste tiuj kiuj kredas esti bonaj plurtaskuloj plej malmulte taŭgas por tio.
Por aktuala studo pri plurtaskumado la esploristoj petis 310 gestudentojn pri psikologio plenumi tutan serion da testoj. Jen la rezulto: Mempercepto kaj realeco signife disiĝas. Tiuj testpersonoj - t. e. pli ol kvarono de la studentoj - kiuj vere kapablas plurtaskumi, kutime ne faras tion. Ili preferas koncentriĝi pri unu sola tasko.
Aliflanke tiuj 70 procentoj de la partoprenantoj en la studo kiuj mem konsideras sin plurtaskuloj, suferas pri tro alta sintaksado. Ili mem kredas ke ili vere tre bone kapablas plenumi plurajn taskojn paralele. Plua rezulto de la studo montras ke impulsemaj, nekoncentremaj homoj kiuj rapide enuiĝas, havas tendencon al plurtaskumado. Por tiuj testpersonoj estas ĝenerale malfacile koncentriĝi dum longa tempo je nur unu tasko.
Oni scias el la esplorado pri la cerbo ke plurtaskumado difektas la sanon. Maksimume du ambiciaj taskoj estas paralele plenumeblaj de la cerbo. Tio signifas: Ekde kiam nia grandcerbo devas prilabori du taskojn, la procezoj funkcias paralele. En tiu kazo ambaŭ cerboduonoj dividas la kognan laboron inter si.
La maldekstra duono de la cerbo plenumas la unuan taskon, la dekstra la duan. Oni ne havas pli ol du duonojn. Jen limo de kapacito kiu forte limigas la homon.
Ĉu vere nur plenumeblas du taskoj? En praktiko oni ne nur stiras aŭtomobilon kaj telefonas, sed necesas ankaŭ bremsi, preterveturi obstaklojn, teni distancon, pripensi kaj paroli.
Per aliaj vortoj : Kio troas, tio estas tro.