Eduki infanojn ĝui arton
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Ĉu la kapablo ĝui artan pentraĵon influas la praktikan vivon de ordinaraj homoj? Ĉu la estetika sperto faras homon pli feliĉa aŭ almenaŭ pli trankvila? Jen malfacile respondebla demando. Ĉi tie ni ne diskutu ĝin. Sed oni apenaŭ povus nei la universale akceptatan fakton, ke ĝuado de arto kaŭzas plezuron. Simpla klarigo pri tiu veraĵo estas, ke kiam sentema homo rigardas belan pentraĵon, ia magiaĵo okazas: la pentrinto kreis la belan bildon, sed ĝi nenion signifus, se la menso de la rigardanto ne kaptus ĝin kun sento de beleco. Alivorte, la ŝatanto de arto iamaniere partoprenas la kreadon de arto, kune kun la artisto mem.
Tamen, aprezado de arto ne estas aŭtomata afero. Oni devas varti tiun kapablon, eduki kaj ampleksigi ĝin. Pro tio estas grave, ke tiu edukado komenciĝu en infana aĝo. Manko de tia frua edukado estas la kaŭzo, kial multaj homoj trovas muzeojn tedaj kaj pravigas sian mankon de intereso per la ŝablona frazo: “Mi ne komprenas arton...” Ĉi tiu estas duobla antaŭjuĝo: rilate al arto, ne tiom gravas kompreno, kiom sentemo; krome, per iom da klopodo, eblas malfermi la pordojn de la spirito al tiu sentemo, kaj la rezulto estos granda plezuro. Nur necesas iom da klopodo.
Pro tio estas tre grava la laboro de franca specialisto pri arto, kies verkojn oni nun lanĉas en Brazilo. Temas pri Françoise Barbe-Gall, eksoficistino en Muzeo Louvre, en Parizo, kaj la verko nomiĝas “Kiel Paroli pri Arto al Infanoj”. Ĝi prezentas amason da konsiloj kaj praktikaj vojoj por interesigi infanojn pri arto. Kompreneble, se la gepatroj mem ne interesiĝas kaj ne havas artlibrojn hejme, la tasko fariĝas des pli malfacila, ĉar ĝi restos ekskluzive en la manoj de la lernejoj. Unua indiko: ne diru al infanoj, ke bona tago por viziti muzeon estas pluva, malvarma tago, kiam ĉiuj aliaj alternativoj por amuziĝo montriĝas netaŭgaj. Ili tuj komprenos, ke arto estas ĉiam la lasta elekto... Alia praktika konsilo: ĉar muzeoj estas enuigaj lokoj, kie infano ne rajtas kuri, brui kaj tuŝi objektojn, tial konduku la infanojn en plaĉan lunĉejon antaŭ la vizito – kaj eventuale ankaŭ poste.
Indas intimigi infanojn kun artaj figuroj ekde plej frua aĝo, sed pli aktivan artoedukadon oni komencu prefere ekde la 5-a jaraĝo, kiam la vortprovizo kreskas rapide. Ĝis la 7-a jaraĝo, infanoj povas ĝui artaĵon kreante mem historiojn kaj fabelojn pri tio, kion ili vidas. De la 8-a ĝis la 10-a jaraĝoj, ili pli facile interesiĝas pli aliaj civilizacioj, kaj de la 11-a ĝis la 13-a, pri la vivo de artistoj kaj de montrataj figuroj. Oni devas kapti tiujn inklinojn por helpi engaĝiĝon.
Kaj plej grava instruo: gepatroj kaj instruistoj nepre ne klopodu konvinki infanon pri la valoro de certa artaĵo. Oni lasu, ke ili trovu tion per si mem, kaj elektu siajn preferatajn. Oni nur proponu informojn pri la historio kaj pri eventuala intenco de la artisto, kiam li pentris la koncernan scenon aŭ figuron. Ekzemple, se infano ŝokiĝas antaŭ misforma homa kapo pentrita de Picasso, oni povas helpi la infanon percepti, ke tiu pentraĵo privilegias la senton, ne la anatomion. Kaj tion kompreneble oni devas fari uzante taŭgajn vortojn.
Kaj laste: oni konsciu, ke ne ĉiuj homoj preferas pentraĵojn. Kelkaj preferas teatron, kinon, muzikon, k.t.p.. Oni nepre respektu la individuecon de infanoj.