Dulingveco helpas la cerbon

13/04/2012 18:42

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Alzheimer-malsano kaj, larĝasence, iom-post-ioma perdo de menskapablo pro aĝo kaj aliaj faktoroj estas relative ofta temo en niaj programeroj de Esperanta RetRadio. Mi mem jam antaŭe parolis pri ‘timata germano’. Mi petas pardonon, ke mi revenas al tiu temo, sed la kvanto da sciencaj esploroj kaj informoj pri ĝi estas tiom multa, ke verŝajne niaj aŭskultantoj emas ekscii pli. Precipe se temas pri pozitivaj perspektivoj.

La hodiaŭa bona novaĵo speciale koncernas nin, Esperantistojn. Sciencistoj nun asertas, ke dulingveco donas pli grandan eblecon prokrasti aperon de Alzheimer-malsano. Kanadaj esploristoj eltrovis, ke la cerbo de homo, kiu parolas du lingvojn, estas iom protektata kontraŭ kogna perdo, kaj kontraŭ degeneraj malsanoj. Oni supozas, ke uzado de du lingvoj stimulas cerbajn regionojn, kiuj rilatas al atentokapablo. La koncerna artikolo publikiĝis en la medicinrevuo “Trends in Cognitive Sciences”, sub la titolo “Dulingveco: konsekvencoj por la menso kaj por la cerbo”. La konkludo estas, ke maljuniĝo de homoj, kiuj flue parolas du lingvojn, estas malpli riska rilate tendencon al malsanoj kiel Alzheimer.

“Dulingveco havas ne tre intensan efikon inter junaj kaj maturaj homoj, sed pli grandan influon dum maljuna aĝo; tion oni nomas ‘kogna rezervo’ ” , diris la aŭtoroj de tiu esploro, el Universitato de York (Kanado). Tiel oni stimulas regionojn en la cerbo, kiuj rilatas al kogna kontrolo. Se oni devas samtempe uzi du lingvojn, la sistemo, kiu kontrolas plenumajn funkciojn en la cerbo devas senĉese aktivi. Tio faciligas koncentriĝon por eviti konfliktojn inter ambaŭ lingvoj. Sekve, dulingveco eble prokrastos je pluraj jaroj eventualan aperon de Alzheimer-malsano.

Tiu grava informo memorigis min pri tre interesa artikolo de Profesoro Humphrey Tonkin, publikigita en la Revuo Esperanto, de Universala Esperanto-Asocio, antaŭ multaj jaroj. Tiam, intuicie, la eminenta Esperantisto proponis, ke oni instruu nian lingvon al maljunaj homoj – kio estus utila por nia movado kaj por la homoj mem. Saĝa konsilo!

Konklude, eble ni rajtas diri, ke se nia Esperanta RetRadio helpas homojn akiri fluecon en la uzado de Esperanto, tiam ĝi certe havas ankaŭ sanigan povon.