Dolĉa alternativo
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
Rilate la tiel nomatan hejman popolmedicinon, mi neniam ĉesas admiri la saĝecon de praavinoj. De tempo al tempo, ankaŭ la moderna medicino devas rekoni tion.
Ĉi-foje mi aludas al ĝena problemo, kiun patrinoj kaj avinoj ofte alfrontas: la nokta tusado de etaj infanoj. En tempo de grandaj, mirindaj atingoj de medicino, oni tamen ankoraŭ ne trovis taŭgan solvon por tiu simptomo, kiu turmentas infanojn kaj iliajn patrinojn. Efektive, ordinaraj medikamentoj kontraŭ tio ne estas kontentigaj, unue pro tio, ke ili ne estas plene efikaj, due pro tio, ke ili foje agas en la cerbo de la etuloj, kie situas la “centro por tusado”. Iuj kontraŭtusaj drogoj eĉ povas kaŭzi malvigliĝon kaj ĥemian dependon, se longe uzataj. Kaj prudento ĉiam rifuzas la ideon per drogo influi la delikatan cerbon de la malgranduletoj.
Tradicie, avinoj de longe rekomendas mielon kontraŭ nokta tusado. Ĉu tiu dolĉa alternativo estas vere efika, aŭ temas pri placebo? Ĉi tiu ŝajne naiva, negrava demando tamen okupis la paĝon de grava medicinrevuo Pediatrics, kiu publikigis zorge sciencan esploron pri ĝi, en ĉi tiu monato aŭgusto 2012. Antaŭ enlitiĝo, centoj da infanoj trinkis po unu kulero da mielo. Oni uzis por la esploro tri specojn de mielo: el floroj de eŭkalipto, citrono kaj lamiacoj. (Rosmareno kaj salvio estas ekzemploj de lamiacoj.) La infanoj estis 1- ĝis 5-jaraĝaj. Oni detale kontrolis kaj notis la tusadon de la infanoj dum noktaj periodoj. Laŭ statistika analizo, mielo el ĉiuj tri tipoj estis pli efikaj ol placebo por mildigi noktan tusadon. Kaj plej bele: oni ne perceptis signifohavajn damaĝajn efikojn de tiu natura medikamento. La esploristoj konkludis: mielo ŝajne estas preferinda alternativo kontraŭ nokta tusado de infanoj.
Morala instruo: neniam ignoru avinan saĝon, antaŭ ol funde analizi la aferon.