Disvastigado de Esperanto en la nuna epoko
En la epoko de la interreto kiu ja atingas la plej forajn lokojn sur la tero, la demando pri disvastigado de lingvo por la tuta homaro ricevas alian aspekton. Ne temas pri tio enkonduki la lingvon en lando A aŭ lando B, ĉar geografiaj kriterioj fariĝis duarangaj. Aliron al la interreto povas havi homoj en ĉiuj landoj, la demando estas tiam nur: Kiaj homoj interesiĝas pri la lingvo resp. kiaj homoj apartenas al la plej interesaj celgrupoj de tutmonda poresperanta agado. Do unuarangan signifon havas sociaj kaj kulturaj kriterioj, geografiaj resp. politikaj kriterioj estas duarangaj. Tial ankaŭ la demando ĉu instancoj de Eŭropa Unio iam uzos Esperanton kiel laborlingvon estas duaranga.
Plej gravas interesigi homojn kiuj plenumas certajn kriteriojn por la lingvo. Nun iuj povus obĵeti: Esperanto ja estu la dua lingvo por ĉiuj homoj, do ni devos direkti nian agadon al homoj el ĉiuj sociaj tavoloj en la tuta mondo. Jes ja, tio principe estas ĝusta, sed niaj fortoj estas tre limigitaj kaj ni do devas direkti niajn fortojn tien kie la rezulto estos espereble plej bona. Kaj la plej bonan rezulton alportas homoj kiuj disponas pri altaj sociaj kaj kulturaj kapabloj, homoj kiuj ne nepre bezonas Esperanton ĉar ili alimaniere ne povus altnivele komunikadi kun homoj el aliaj landoj kaj mondopartoj, sed homoj kiuj sentas defion esprimi sin altnivele per lingvo kiu permesas al ili libere moviĝi tra la spaco de lingvo. Pro sia reguleco Esperanto ja bonege taŭgas por ordigi sian personan lingvosistemon (ĉiu homo ja estas plurlingva) kaj por firmigi sian lingvan pozicion.
Disvastigi nian lingvon signifas nepre disvastigi ĝin en sia parola formo, ĉar ĝi firmiĝas en la homa cerbo nur per aŭdado (kun ebla samtempa legado). Agado por disvastigi Esperanton do unuavice signifas produkti grandkvante enhavojn en Esperanto, enhavojn kiuj estas interesaj por homoj kun alta socia kaj kultura nivelo. Laŭ la modelo de la Esperanta Retradio tiuj enhavoj estu parolataj de bonaj parolantoj kun samtempa aldono de la skribita teksto.
Kaj por alparoli homojn kiuj ne jam sufiĉe komprenas la lingvon, eblas ankaŭ aldoni la skribajn tradukojn al plej diversaj lingvoj, precipe al lingvoj kun malgranda parolkomunumo. Tio estas farebla per filmetoj, ekz. en Jutubo. En la filmetoj oni aŭdus la paroladon en Esperanto kaj aperus subtekstoj en Esperanto kaj en iu alia lingvo. Tio el teknika vidpunkto estas tute bone farebla. Kun helpo de germana esperantisto mi ekzemple publikigis en Jutubo frazojn en Esperanto. Oni vidas kaj aŭdas mian paroladon kaj oni povas legi subtekstojn en Esperanto kaj en la germana.
Por disvastigi nian lingvon do ni tutsimple parolu ĝin kaj ni registru nian paroladon kaj publikigu ĝin en la interreto. Jen la taŭga vojo por kreskigi Esperanton en la tuta mondo.