Difini vivantecon de lingvo
Same kiel vivanta homa korpo konsistas el malmolaj elementoj kiuj donas al ĝi strukturon - la skeleto - kaj el molaj elementoj kiuj prizorgas la funkciadon de la korpo, tiel ankaŭ nia lingvo konsistas el malmolaj elementoj, nome la gramatiko kaj la radikaro de la lingvo, kaj ĝi konsistas ankaŭ el molaj elementoj: Tio estas la kunmetaĵoj de vortoj kaj la frazoj. Tiuj ĉi lastaj elementoj entute igas la lingvon vivanta. Ju pli da frazoj kaj kunmetaĵoj cirkulas inter la parolantoj de la lingvo, des pli da vivo estas en ĝi.
La demando pri la vivanteco de lingvo kutime ne stariĝas, ĉar preskaŭ ĉiu homa lingvo estas vivanta. Tamen ja ekzistas mortintaj lingvoj kiuj postlasis skribitajn heredaĵojn kaj ekzistas konstruitaj aŭ artefaritaj lingvoj pri kiuj estas dubo, ĉu ili jam vivas aŭ ankoraŭ ne aŭ ne plu. Ĉu ekzemple Volapuko iam estis vivanta lingvo? Ekde kiam oni entute povas diri ke artefarita lingvo estas vivanta? Por klarigi tiun demandon oni devas starigi kriteriojn kiuj helpas difini la vivantecon de lingvo.
Mi opinias ke la plej simpla kriterio estas ĉu lingvo estas parolata (kaj ne nur skribata), do kiom da homoj parolas certan lingvon kiel ofte kaj je kiu nivelo. Se oni ekzemple dirus ke 2 milionoj da homoj parolas certan lingvon, necesas ankaŭ aldoni la demandon, kiel ofte tiuj homoj parolas ĝin - ĉu ĉiutage aŭ ĉu nur unufoje jare dum 3 tagoj? Kaj je kiu nivelo ili parolas la lingvon? Ĉu ili parolas flue kun riĉa vortaro kaj kun bona esprimkapablo aŭ ĉu ili komunikas inter si ĉefe per formuloj kaj mallongaj frazoj kiuj enhavas multe da gramatikaj eraroj kaj misprononcoj?
Mezuri ĉion tion estas kompreneble malfacile, sed ne eblas flankenŝovi tiujn demandojn nur pro tio ĉar ili estas malfacile respondeblaj. Kaj ĝuste tiu punkto ja gravas se oni argumentas por Esperanto kun la celo konvinki aliajn ke Esperanto estas plene funkcianta lingvo kiu estas taŭga por internacia komunikado kaj tial ĝi estu vastskale enkondukata kiel oficiala lingvo. Se oni "forgesas" mencii tiujn faktorojn kiuj helpas difini la vivantecon de la lingvo, tiam oni trompas ne nur sin mem, sed ankaŭ tiujn kiujn oni volas konvinki pri la lingvo.
Ni estu pli modestaj en niaj postuloj rilate al oficialigo de Esperanto kaj ni zorgu pli por ke la lingvo kresku laŭkvante kaj laŭkvalite. Ni verku tekstojn kaj parolu. La interreto ebligas al ni prezenti niajn lingvajn ellaboraĵojn al tutmonda komunumo. Tiel nia lingvo iam povos atingi tian staton de evoluo kiu permesos fari pli grandajn paŝojn por ĝi.