Dek-kvin-jara sciencisto

08/01/2013 16:25

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paulo Sergio Viana el Brazilo

La tre konata revuo “Nature” estas unu el la plej respektataj en la mondo de scienco. De la jaro 1869 ĝi publikigas pintajn artikolojn, analizojn, esplorojn kaj diskutojn pri  diversaj kampoj de  sciencaj konoj. Ĝi  estas  unu el la plej citataj organoj en la sciencista mondo – kio pruvas ĝian altnivelan kvaliton. Ĝiaj kriterioj por publikigo estas  plej rigoraj; tio signifas, ke publikigi tekston en “Nature” estas alta distingo por iu ajn sciencesploristo. Ekzemplo de tio estas la publikigo, antaŭ kelkaj jardekoj, fare de la Nobelpremiitoj Watson kaj Crick, pri la strukturo de DNA – kiu revoluciis biologion.


La unua numero de tiu prestiĝa revuo en ĉi tiu jaro 2013, aperinta la 3-an de januaro, enhavas du atentokaptajn apartaĵojn. La unua estas la temo, kiu elstare okupas la kovrilon: grupo da astronomoj sub la gvido de Rodrigo Ibata, el la Observatorio de Strasburgo, en Francujo, eltrovis kuriozan strukturon en la  Andromeda galaksio. Ĉi tiu spirala, grandega  galaksio, kiu situas je 2,5 milionoj da lumjaroj de Tero, estas la plej proksima de ni, do la plej facile analizebla. La nova esploro montris, ke granda kvanto da satelitaj, etaj galaksioj, kiuj moviĝas interne de la Andromeda, organiziĝis en horizontala tavolo kaj rotacias laŭ sinkrona rapideco. Ili do estas  kunaranĝitaj strukturoj, kiuj iel interkonektiĝas. Por ordinaraj homoj ne estas facile kompreni la gravecon de tiu “ekscita” eltrovo, sed por astronomoj ĝi remalfermas  diskuton pri la nunaj teorioj pri formiĝo de galaksioj en la universo. Sufiĉe grava scienca novaĵo.

La dua kuriozaĵo pri tiu numero de “Nature” estas, ke unu el la kunaŭtoroj de la artikolo, estas Neil Ibata, 15-jara filo de la ĉefa artikolisto. Li estas probable la plej juna kunaŭtoro, kiu sukcesis publikigi ion en tiu selektiva revuo. Ne temas tamen pri protektemo aŭ faciligo de patro al filo. La knabo estis la unua, kiu perceptis, ke la galaksioj rotacias laŭ sinkronaj rapidecoj. Por atingi tiun observon, li elvolvis specialan komputilan programon kaj longe esploris la aferon per ĝi. Tio rajtigis la aperigon de lia nomo, kiel “sciencesploristo” el la liceo kie li studas, en Francujo.