Bezono estas plej forta ordono

25/04/2012 21:18

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo



Antaŭ kvar monatoj, revenante el konkluda vizito ĉe kuracisto, mi serioze pripensadis pri mia konduto, dum la lastaj jaroj post emeritiĝo, rilate al manko de zorgado pri mia korpa kondiĉo. Malgraŭ, ke mi klopodadis gimnastiki du foje semajne kaj rezignis kiel eble plej multe pri aŭtomobilveturado favore al piedirado, fakte mi ne zorgis pri taŭga laŭaĝa ekvilibra manĝado.

Unue, mi rememoris pri humura epizodeto el unu el la bildstriaj albumoj de Asterix kaj Obelix (vidu la suprajn bildstriojn), kiu siatempe tre amuzis min. Sed nun mi mem troviĝis en situacio simila al tiu de la gaŭla vilaĝestro: iom-post-iom mi tro dikiĝis, eble ankaŭ pro la fakto, ke nun mi troviĝas plejparte de la tempo hejme apud kuirejo kaj fridujo.

Krom aliaj ne tiel alarmaj problemoj de kolesterolemio, la sangotesto klare indikis tro altan nivelon de trigliceridoj, kiuj, aparte je mia aĝo, povus rekte kaŭzi kardio-vaskulajn malsanojn kaj ekaperon de diabeto. Tiuj ĉi estis la malbonaj iom timigaj novaĵoj, sed bonŝance, laŭdire de mia kuracisto, estis ankaŭ bona novaĵeto. Ĉar serio da aliaj analizoj tute ne evidentigis kronikajn simptomojn, serioza ŝanĝo de manĝokutimoj kaj de vivmaniero povus preskaŭ certe draste plibonigi mian sanstaton.

Do, jen mi fronte de tutnova defio: maldikiĝi je almenaŭ dek kvin kilogramoj, t.e. 16 procentoj de mia tiama pezo. Nu, bone! Mi neniam en mia vivo faris dieton kaj eĉ la vorto "dieto" mem vekis en mi malagrablajn sentojn. Des pli, ke sufiĉe bone konante min mem, mi sciis, ke por aferoj rilataj al vivkutimoj mia memdisciplino neniam tro bone funkciis.

La kutima solvo estis konsulti dietiston, ricevi liston de permesitaj kaj malpermesitaj manĝaĵoj kaj ĉefe la kvantojn tage permesitajn. Fakte oni devus dum la tuta tago baraktadi laŭHamlete "ĉu manĝi aŭ ne manĝi: jen demando". Fine mi decidis sole provi alian vojon.

Kompreneble, laŭ komuna saĝo, por maldikiĝi oni nepre devas tute forigi dolĉaĵojn, alkoholaĵojn, tro grasajn manĝaĵojn kaj taŭge redukti la kvanton de la aliaj. Mi adoptis la regulon de "duono". Antaŭ ol ekmanĝi, oni preparas ĉion, kion oni manĝos, kaj ĉiam temas pri la duono de la kutimaj ŝatataj kvantoj.

Dum la unuaj du-tri semajnoj la vivo ne estis tiel plezura: eĉ hazarda televida reklamo pri manĝaĵoj suferigis min. Por superi krizajn atakojn de malsato, aparte dum la enlitiĝo, mi kreis en mia menso, kiel imago de mia korpa metabolo, bildon de granda turniĝanta inercia rado, kies rotacian direkton mi klopodegis ŝanĝi el dikiĝo al maldikiĝo.

Tamen, kiam la memsugestio ne sukcesis, por kvietigi la malsaton, mi manĝis iom da fruktoj aŭ da krudaj legomoj kiel karotoj aŭ kapsikoj. Ankaŭ abunda trinkado de freŝa akvo helpis. Alia grava afero: oni nepre devas manĝi ege trankvile kaj treege malrapide.

Ekzistas ankaŭ aliaj artifikoj de memsugestio. Ekzemple, kiel italo mi tute ne povas rezigni pri pastaĵoj, do mi ofte ilin manĝas. Sed kompreneble ilia kvanto en la plado jam de la komenco devas esti malgranda (fakte duono, ĉu vi memoras?). Do, oni devas sin konvinki per memsugestio, ke oni jam englutis la mankantan kvanton kaj tiel ĝui frandante la restaĵon.

Fakte post la unuaj kelkaj semajnoj, kiam oni konstatas, ke la korpa pezo sufiĉe rapide malpliiĝas, eble pro la konsekvenca memkontentigo, oni psikologie kuraĝiĝas kaj iom-post-iom la antaŭa daŭra sento de malsato malaperas.

Sume, dum la lastaj kvar monatoj mi maldikiĝis je dek kvin kilogramoj, mi fartas tre bone kaj la nivelo de la trigliceridoj estas nun perfekte laŭ la normo.

Tamen, eble iom envieme, jam multaj konatuloj avertis min ne ĝojegi pro mia sukceso, ĉar maldikiĝi, ili asertas, ne estas tiom malfacile: konservi la atingitan pezon estas la vera eĉ pli grava defio. Nu, bone! Ni estos kaj ni vidos!