Antaŭlerneja edukado

10/03/2012 05:49


Kiam infanoj en la aĝo de 6 jaroj eniras la bazlernejon por tie lerni la legadon kaj skribadon kaj krome ankaŭ aliajn fakojn, la instrua lingvo plej ofte estas la unua oficiala lingvo de la lando. Verŝajne por plej multaj infanoj tio ne estas problemo, precipe se en la gepatra familio oni parolas tiun lingvon kun la infanoj. Kie tio ne okazas eblas mildigi la lingvan deficiton per laŭeble plurjara vizitado de infanvartejo resp. de antaŭlernejo. Por kelkaj infanoj unu jaro da antaŭlerneja lingva edukado sufiĉas por ebligi al ili bonan starton en la bazlernejo, por aliaj infanoj tio ne sufiĉas.

La diferencoj povas esti tre grandaj: Unuflanke estas infanoj kie hejme oni tre bone parolas, laŭtlegas porinfanajn rakontojn kaj ekinstruas eĉ fremdan lingvon. Aliflanke estas familioj kie oni apenaŭ parolas kun la infanoj sed sidigas ilin antaŭ televidilo kie ili ne nur konsumas porinfanajn programojn sed ankaŭ programojn kiuj estas tute maltaŭgaj por infanetoj.

Kaj en tiaj familioj ofte oni ne sendas la infanojn al infanvartejo aŭ eble nur dum unu jaro ĵus antaŭ ol eniri la bazlernejon ĉar tiu jaro estas deviga kaj senkosta. Kaj se tia situacio trafas infanojn en familioj de enmigrintoj, la infanoj suferas duoblan malavantaĝon: Ili nek la gepatran lingvon bone lernas nek la lingvon de la lando. Ili ja verŝajne aŭdas ambaŭ lingvojn en la televido, sed tio apenaŭ havas edukan valoron.

En la nuna epoko de manko de infanoj en la industriaj landoj kaj sekve de manko de juna laborforto, el ekonomia vidpunkto la manko de edukado estas granda malŝparo. La modernaj socioj ja bezonas por bone funkcii bone edukitajn homojn kaj oni scias ke tio komenciĝas en plej frua aĝo. Necesus do subteni tiajn infanojn kiuj hejme ne ĝuas taŭgan edukadon. Ili ricevu la eblecon vizitadi infanvartejon jam ekde la aĝo de 3 jaroj. Tamen devigi gepatrojn sendi la infanojn al infanvartejo estas tikla afero, ĉar la homoj ja povus eduki la infanojn laŭ sia kulturo kaj en libereca demokratio la ŝtato ne havas la rajton postuli kulturan alkonformiĝon.

Infanvartejoj ne devas esti ŝtataj, do plej ofte municipaj, sed ili povas ankaŭ esti privataj aŭ religiaj, sed kutime en tiaj infanvartejoj la gepatroj devas pagi pli altan kotizon ol en publikaj infanvartejoj. Tamen ne eblas diri ke temas nur pri financa problemo, necesas ankaŭ konvinki la gepatrojn ke ili ebligu al siaj infanoj la prizorgadon kaj edukadon en infanvartejo. Povas ja esti ke gepatroj timas ke infanoj tie lernas ion kion la gepatroj tute ne ŝatas.

Ĉiukaze la bona edukado de infanoj estas granda defio por ĉiuj kaj simplaj unuecaj solvoj plej ofte ne taŭgas. Necesas respekti la sociajn kaj kulturajn diferencojn kaj same necesas bona socia klimato.