Anda el la Andoj
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo
La pentraĵo estas farita de Luch OFER, la filino de la verkistino, en la jaro 1991. Tiam la pentristino estis 18 jara.
Antaŭ tre tre longe, ĉe la piedoj de la Anda montaro, troviĝis eta vilaĝo, kie loĝis diligenta knabino. Ŝia nomo estis Anda, kaj ŝi estis paŝtistino.
Ĉiutage, Anda vekiĝis frue kaj kondukis la lamojn de la vilaĝo al paŝtejo. Ŝi scipovis melki ilin kaj purigi ilin. Kiam unu el la lamoj vundiĝis aŭ malsaniĝis, Anda flegis ĝin kaj kuracis ĝin pere de folioj, semoj, fruktoj aŭ radikoj. Tiujn kuracrimedojn instruis al ŝi la potenca sorĉistino Kvinoo, la Patrino-de-Ĉiuj-Grenoj, kiu loĝis en malproksima kavo, tre alte en la montaro.
Foje, dum plenluna nokto, Granda Vesperto eniris la vilaĝon. Tiu estis malica sorĉisto, kiu aliformiĝis en vespertegon por ŝteli manĝaĵon. Senbrue, li prenis sakojn da legomoj kaj grenoj, metis ilin sur la dorson de du lamoj kaj malaperis kune kun la ŝarĝitaj bestoj. Ekde tiam, li komencis viziti la vilaĝon ĉiun plenlunan nokton, por ŝteli. Ĉiufoje, li endormigis la vilaĝanojn, tiel ke ili ne kapablis forpeli lin. Oni preparis dekojn da kaptiloj por kapti lin, sed li superruzis ĉiujn per siaj sorĉoj.
La vilaĝanoj fariĝis pli kaj pli malkontentaj. Anda estis la plej chagrenita el ĉiuj, ĉar ŝi amis la lamojn kaj timis pri ilia sorto. Fin-fine, Anda prenis la lamojn de la vilaĝo en la montaron. Tri tagojn ŝi marŝis kun la lamoj tra kaŝitaj sekretaj padoj, ĝis ŝi alvenis al la kavo de Kvinoo.
La saĝa kaj potenca Patrino-de-Ĉiuj-Grenoj manĝigis la lamojn kaj la knabinon aŭskultante atente ties ĉi plendojn. Dum la nokto, Anda kaj la lamoj dormis, sed la sorĉistino laboris diligente. La sekvan matenon, Kvinoo ŝarĝis la lamojn per sakoj da mirakla greno, kiun ŝi ĵus preparis. Anda revenis hejmen kune kun la ŝarĝitaj lamoj.
Tio okazis ĝuste dum la sezono de grenosemado, kaj la vilaĝanoj tuj eksemis la novan grenon. La Granda Vesperto daŭrigis siajn vizitojn kaj ŝtelojn sensuspekteme, ankoraŭ kelkajn monatojn. Dume, la mirakla greno donis tre rapidan rikolton kaj la vilaĝanoj komencis prepari kaĉon el ĝi. Tiu manĝaĵo igis ilin ĉiutage pli fortaj. Iun nokton, la Granda Vesperto venis por ŝteli kiel kutime, sed la vilaĝanoj fin-fine sukcesis kontraŭstari liajn sorĉojn kaj forpeli lin. Pro timo, li fariĝis pli kaj pli malgranda kaj kaŝis sin. Laŭ onidiroj, li perdis por ĉiam la kapablon sorĉi, forfuĝis el la vilaĝo kaj neniam revenis.
La miraklan grenon, la vilaĝanoj nomis “kvinoo”, laŭ la nomo de la Patrino-de-Ĉiuj-Grenoj. Ĉu vi konas ĝin? Ĉu vi ŝatas ĝin?
RECEPTO PRI KAĈO “ANDA”.
Mi boligis en apartaj kaseroloj kvinoon kaj florbrasikon. Mi miksis egalajn kvantojn el ili kune kun freŝa olivoleo kaj pastigis ĉion. Mi aldonis selon, karvion kaj kariofilon laŭ mia gusto. Mi dekoraciis per kapsiko, petroselo kaj olivoj.