Ambicioj

13/10/2012 18:15

Estas natura strebado de homo kreskigi siajn kapablojn por atingi ion en sia vivo. Tiu strebado nomiĝas "ambicio". La ambiciulo prenas sur sin la penon de lernado kaj de malsukcesoj por finfine atingi sian celon. Tiu celo povas esti socia pozicio, bona laborposteno, sed ankaŭ familio kaj harmonio. Ju pli juna homo estas des pli granda estas la ambicio ĉar ja en junaĝo la vivoperspektivoj kutime estas plej grandaj, eblas, sed ankaŭ necesas prepari sin por la posta vivo.

Tamen en la nuna epoko junaj homoj emas plilongigi tiun preparperiodon por ankoraŭ laŭeble longe ĝui la avantaĝojn de la junaĝo kaj fondi familion nur en aĝo inter 30 kaj 40 jaroj. La konsekvenco estas granda tempopremo ĉar nun dum relative malmulte da tempo ĉio devas okazi: la sukceso en la profesio, la trovado de komuna loĝejo kun la vivopartnero, la fondo de familio. Tiu premo precipe por virinoj  estas granda, se ili havas altajn ambiciojn, nome se ili post longa studado volas unue atingi sukceson en la profesio kaj due trovi vivopartneron por fondi familion kaj havi infanojn. Bedaŭrinde en multaj kazoj tio ne funkcias kaj la rezulto estas ke homoj psike elbruliĝas kaj ne havas infanojn.

Ekde aĝo de ĉirkaŭ 40 jaroj tiu ĉapitro de la vivo atingas sian finon: Oni aŭ atingis kion oni celis aŭ oni ne atingis siajn celojn kaj devas redukti siajn aspirojn kaj reorientiĝi. Havi ambiciojn en tia situacio certe estas malfacile, ĉar mankas la energio. Tamen ankaŭ tiam eblas havi modestajn ambiciojn, eblas ankoraŭ "fari ion el sia vivo". Kaj tio validas des pli por homoj kiuj atingis la aĝon de 60 jaroj.

Multaj homoj sopiras atingi la pensian aĝon por finfine povi ĝui la vivon laŭ la propra maniero. Sed montriĝas ke nura ĝuado je longa vido ne estas kontentiga. Necesas transpreni kaj plenumi iujn taskojn por esti utila al la familio aŭ al la socio. Se oni estas bonŝanca kaj jam havas genepojn oni povas trovi multe da ĝojo kontribui al la edukado de la genepoj. Eblas entrepreni ion por stabiligi sian sanon kaj por rericevi vivenergion. Eblas ankaŭ socia engaĝiĝo, ĉu en la kadro de la loĝloko, ĉu por afero kiu transiras la lokajn limojn.

Lerni kaj apliki fremdan lingvon bone servas al tio. Kaj se tiu lingvo estas Esperanto, la perspektivoj plivastiĝas. Oni povas servi al la tutmonda E-komunumo kaj oni povas partopreni en la disvastigado de la lingvo. Tio estas tasko kiu unuflanke kostas energion sed kiu ankaŭ redonas multe da energio.

Ĝustaj ambicioj redonas pli da energio ol ili kostas. Kaj la laboro por Esperanto povas esti ĝusta ambicio.