Adoleskeco: oportuneco ne fuŝvivenda
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Por pli bone kompreni niajn geadoleskantojn
Jam de longe, eĉ de longege kaj iom bedaŭrinde, mi tute forgesis la travivaĵojn de adoleskeco, verŝajne la plej ekscita kaj stimula periodo de nia vivo. Bonŝance nun miaj genepoj nepre kaj rapide alproksimiĝas al ilia adoleskeco, do mi havos belegan oportunon nerekte iomete sperti ĝin denove. Mi devas konfesi, ke, kiel kompreneble pro la granda diferenco de aĝo kaj eble pro envio, mi, laŭ pseŭdosaĝaj antaŭjuĝoj, ĝenerale kritikas la konduton de nunaj gejunuloj.
Do, por pli bone kompreni miajn baldaŭ adoleskantajn genepojn, mi ekinteresiĝis pri la fenomeno de adoleskeco. Kaj jen unu el miaj unuaj ĉirilataj malkovroj: filmeto el la itala ekspozicio "El nulo ĝis cento: la novaj aĝoj de la vivo" (vidu la sonartikolon de la 10-a de aprilo 2012 en la Esperanta RetRadio).
Aldone al la esperantigita teksto de la filmeto kaj la kutima sondosiero, aperas sube esperante dublita filmeto je normala rapideco.
Adoleskeco estas oportuneco ne fuŝvivenda.
Ni estas la solaj animaloj, kiuj antaŭ ol fariĝi plenkreskuloj, travivas periodon de vivo nomatan adoleskeco.
Korpe kreski kaj fariĝi sekse maturaj estas nur la komenco. La ege plej grava ŝanĝo ja okazas ene de la cerbo. Freŝdataj esploroj, helpe de magneta resonanco, malkovris, ke la cerbo daŭrigas sian evoluadon dum multe pli da tempo, ol oni opiniis antaŭe.
La dimensioj de la cerbo de sesjaraĝa infano jam estas 95 procentoj de tiu de plenkreskulo. Tamen infano tute ne estas adolto je 95 procentoj. La adoleskeco utilas do por redoni novan organizon al la granda cerbo formiĝinta dum la infaneco. Temas pri profunda ŝanĝo necesa por kreski sekse, emocie, socie, ekkone kaj spirite. Sed ĉefe por lerni kiel vivi en kompleksa socio, kiu postulas ege vastan sciadon.
Ĝuste dum tiu ĉi prova periodo, inter infaneco kaj adolta aĝo, formiĝas la personeco de plenkreskulo. Sed kial adoleskeco ŝajnas esti ankaŭ tre problema aĝo? Ĉar la diversaj areoj de la cerbo maturiĝas pli rapide ol tiu, kiu respondecas pri ilia kontrolado.
Tiel la novaj emocioj transformiĝas en rapidajn kaj intensajn ŝanĝojn de humoro, kiel malgajecon aŭ koleron kaj agresemon, en serĉadon de novaj spertoj per tre danĝeraj agadoj, en sociigon dependantan de la opinioj de samaĝuloj aŭ en aliĝon al malbonaj kompanioj.
Sekve de tio, adoleskeco estas ankaŭ la aĝo, dum kiu komenciĝas la tri kvaronoj de droga, tabaka kaj alkohola dependecoj. Fakte en la adoleskanta cerbo, la naturaj mekanismoj de deziro, klopodo kaj rekompensoj direktiĝas al drogoj. Nun ni scias, ke la cerba maturiĝo kompletiĝas ne antaŭ ol la 18a-20a jaraĝo kaj koincidas kun la maturiĝo de antaŭfrunta kortiko; ĝuste tiu, kiu respondecas pri memregado, juĝkapablo, regado de emocioj, organizado kaj planado de sintenoj: alivorte pri plenmaturiĝo.
Ĝis antaŭ tri aŭ kvar generacioj, seksa maturiĝo estis multe pli proksima al psikologia kaj socia maturiĝo: se kapabla generi, virino estis preta por edziniĝi kaj viro preta por laboregi. Hodiaŭ, tamen, pli bonaj nutrado kaj sano anticipas la seksan maturiĝon. Kompare al iliaj praavinoj ĉe la italaj knabinoj menstruo komenciĝas kvar jarojn pli frue. Tamen tre multobliĝis la scioj nepre necesaj por fariĝi plenkreskuloj kaj aŭtonomaj, ĉar socio fariĝis multe pli kompleksa.
Tiel nuntempe geadoleskantoj atingas la psikologian kaj socian maturiĝon ses aŭ dek jarojn pli malfrue, kiam la socio finfine vere permesas al ili fariĝi adoltoj. Do, ĉu adoleskeco ege pli longa ol antaŭe estas bono aŭ malbono? Verŝajne plilongigo de adoleskeco akrigas la problemojn de geknaboj, kiuj sin konsideras plenkreskuloj sed fakte tiaj ne estas.
Kompense ili havas pli da tempo por spertiĝi, lerni, krei propran bonan juĝkapablon, integriĝi en la labormondo kaj formi propran solidan reton de amikecoj.
Sume: pli longa adoleskeco estas bonŝanco, kompreneble kondiĉe, ke oni ĝin bone uzu.