Aŭstraj entreprenoj volas varbi fakulojn eksterlande
La ekonomia ĉambro de Aŭstrio volas aktive klopodi varbi laborforton el landoj kie la kvoto de senlaboruloj estas tre alta. Ĉiu kvina laborejo en Aŭstrio ne plu trovas sufiĉe da fakaj kunlaborantoj. La duono de entreprenoj kun laborejoj kun pli ol 20 kunlaborantoj plendas pri plialtiĝanta manko je fakuloj.
La organizo pri ekonomia kunlaboro kun eksterlando de la aŭstra ekonomia ĉambro esploras en la koncernaj ŝtatoj la potencialon kaj kunigas aŭstrajn firmaojn kaj eblajn kunlaborantojn. Ĉi-rilata pilota projekto de la regiona ĉambro de Vorarlberg en la okcidento de Aŭstrio ĵus plenumiĝis. Por la venonta informa aranĝo en Madrido jam anonciĝis pli ol 1000 interesuloj.
"Estas ankaŭ signo de solidareco, se ni serĉas kunlaborantojn tie kie la senlaboreco estas plej alta", diras la tutaŭstra ĉambra prezidanto Christoph Leitl. Oni serĉas seruristojn, tornistojn, veldistojn, teknikistojn de plej diversaj kvalifniveloj. Se ili venos de Hispanio al Aŭstrio, necesos certigi ke ili ricevos subtenon en la lernado de la germana lingvo.
Sed ne nur Hispanio estas konsiderata lando kie eblas varbi novajn kunlaborantojn. Ankaŭ Irlando kaj Portugalio, same kiel Italio kaj Bulgario disponas pri multaj laborserĉantoj kiuj estas alparolindaj.
Kiom da kunlaborontoj en Hispanio aŭ en aliaj ŝtatoj estas troveblaj, tion prezidanto Leitl ne jam volas diri. "Ne estas antaŭvideble. Sed oni provu ĉion en bona senco por ĉiuj."
La eksterlandaj filioj de la ekonomia ĉambro analizis la koncernajn labormerkatojn. En la interreto oni aperigis sur specialaj retpaĝoj koncizajn portretojn de tiuj firmaoj kaj laborpostenoj pri kiuj temas. En speciala renkontiĝa aranĝo oni kunigas firmaojn kun laborserĉantoj kiujn oni estis antaŭe selektinta.
Germanio anoncis transpreni la aŭstran modelon. En Germanio disponeblas 80.000 kvalifigaj laborpostenoj por kiuj en Germanio ne troveblas kandidatoj.
Kompreneble estus pli bone krei laborlokojn en la landoj kie regas la senlaboreco, sed tio ne eblas en unu paŝo. Unue necesas kapabligi kaj trejni la homojn por la koncerna laboro en la landoj kie la entreprenoj havas sian sidejon kaj nur poste eblas fondi filiojn en la devenlandoj de la nunaj laborserĉantoj. Tiuj filioj tiam havos kunlaborantojn kiuj konas kaj akceptas la laborkulturon de la entreprenoj kiuj laborigas ilin. La merkatoj pli kaj pli tutmondiĝas kaj la klasika eksporto ne plu sufiĉas. Nun ankaŭ mezgrandaj entreprenoj fondas filiojn en aliaj landoj, eĉ en aliaj kontinentoj kaj por tio bezonas kvalifitajn kunlaborantojn.