Ĝui la lingvon dum la tuta jaro
Depende de sia loĝloko esperantisto povas esti bonŝanculo aŭ ne. Kiu vivas en granda urbo havas pli da ŝancoj renkonti aliajn E-parolantojn ol enloĝanto de fora kampara vilaĝo. Kaj kiu vivas meze de Eŭropo havas pli da eblecoj partopreni en internacia renkontiĝo ol iu kiu vivas rande de Eŭropo aŭ eĉ en alia kontinento.
Ĝuste en la mezo de Eŭropo situas Germanio. Tio ne nepre estas la geografia centro de la kontinento, sed ĝi estas la plej granda lando meze de Eŭropo. Kaj tial en Germanio jam de jardekoj regule okazas plej multaj internaciaj renkontiĝoj kun sume pli da partoprenantoj ol en Universala Kongreso. Kiu loĝas en najbara lando de Germanio povas relative facile atingi la lokon kie okazas la internacia aranĝo kaj germanoj ja ĉiukaze troviĝas kvazaŭ hejme.
Tiu situacio havas la pozitivan efikon ke jam tutaj generacioj de esperantistoj povis ĝui la etoson de internaciaj renkontiĝoj kaj tiel ili akiris la sperton pri praktika uzo de Esperanto. Kaj esperantisto kiu en sia hejmloko apenaŭ povas fari ion por akceli la lingvon tamen havas la senton ke ŝi aŭ li povas kontribui ion al la vivo de la lingvo. En la renkontiĝoj ja estas multaj eblecoj por esti aktivaj: Oni povas prelegi, diskuti, gvidi kurson aŭ prezenti artaĵon en internacia vespero. Kaj tie oni parolas Esperanton - dumtage kaj dumnokte. Oni ja kunloĝas dum tuta semajno. La lingvaj spertoj estas tre ampleksaj. Tial oni post la fino de renkontiĝo reveturas hejmen kun serena mieno pro la feliĉo kiun oni kaptis dum la pasinta semajno.
Kaj kio pri la malbonŝanculoj kiuj vivas en foraj landoj aŭ kontinentoj? Ankaŭ ili havas siajn regionajn renkontiĝojn, sed ofte mankas la internacia etoso ĉar estas apenaŭ gastoj el aliaj landoj. La lingvo tie ne funkcias same bone kiel en vere internacia aranĝo kaj la sento pri feliĉo estas malpli granda. Jen kaj jen al tiaj landoj venas la UK aŭ IJK, sed tio apenaŭ povas kontentigi la daŭran bezonon pri okazoj por praktiki la lingvon.
Tamen eĉ nur sidante hejme oni hodiaŭ povas ĝui la lingvon kaj la oferto eĉ pli kaj pli abundiĝas. Kaj la bona novaĵo estas ke en plej multaj kazoj tio eĉ nenion kostas. Oni nur bezonas aliron al interreto kaj jen malfermiĝas la virtuala Esperantujo: Eblas ĝui muzikon en Esperanto, eblas spekti filmetojn en Esperanto kaj eblas aŭskulti paroladojn en Esperanto - ne nur en la Esperanta Retradio.
Kaj kiu post tiom da pasiva ĝuado eksentas la bezonon mem kontribui, tiu ankaŭ havas eblecon: Eblas mem produkti filmetojn por Jutubo aŭ mem verki sonartikolojn kaj sendi ilin al la Esperanta Retradio por publikigo. Mem produkti ion donas ankoraŭ pli fortan feliĉon kaj vekas entuziasmon. Kaj tiu entuziasmo por la lingvo povas tiel fariĝi eĉ pli granda ol per la partopreno en internacia aranĝo. Tie oni ja povas ĝui la lingvon eble dum unu semajno, sed per la interreta agado la ĝuo povas daŭri la tutan jaron.
Tio estas vere bela perspektivo - ĉu ne?