Ĉu la mondo efektive varmiĝas?
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
La tendenco de niaj temoj ĉe la Esperanta RetRadio tute ne estas por polemikoj. Kaj mi plene konsentas kun tiu penslinio. Tamen, kelkfoje estas malfacile absolute eviti diskutindajn novaĵojn en nia surpriza mondo. Kaj kiam duboj tuŝas la verecon de tio, kion oni legas en la gazetaro, kaj rekte koncernas la ĉiutagan vivon de ni ĉiuj, ordinaraj homoj, tiam indas iom pripensi la aferon. Ne pro la polemiko mem, sed por serĉado de vojo al ekvilibra informiĝo.
Ĉi tiu enkonduko rilatas al la tutmonda aktuala informo pri “monda varmiĝo”. De kelkaj jaroj oni vaste, eĉ alarme atentigas, ke la tutmonda klimato draste ŝanĝiĝas pro homa malpurigado de la medio. Precipe produktadon de karbondioksido kaj aliaj gasoj eligataj de benzinaj kaj dizelaj motoroj kaj industrioj oni kulpigas pri la “dampa” efiko en la monda atmosfero. Rezulte de tio, la mondo danĝere varmiĝas, laŭ bone dokumentitaj mezuroj. Glacio degelas ĉe la polusoj, la nivelo de oceanoj suprenmoviĝas kaj truoj en la ozona tavolo ĉirkaŭ la Tero kaŭzas modifojn en la suna radiado.
Tiaj impresaj informoj ne venas de amatoraj scivolemuloj. Unuiĝintaj Nacioj mem aŭspiciis konferencon, antaŭ kelkaj jaroj, kiuj alvenis al la supraj konkludoj.
Tamen, dum la lastaj semajnoj, tute kontraŭaj informoj atingas nin. Serioza grupo da sciencistoj, en Usono kaj ankaŭ en Brazilo, alvenas al la amaskomunikiloj por frape garantii, ke tiaj konkludoj tute ne respondas al veraj, science pruvitaj faktoj. Laŭ ĉi tiu grupo, la mondo ne varmiĝas, la oceanoj ne altiĝas, la ozona tavolo daŭras tie supre kiel ĉiam. Ili eĉ diras, ke CO2 ne estas veneno, sed povas esti utila al la planeda sano. Ili asertas, ke la klimataj ŝanĝoj estas nature ciklaj, kaj ke dum la proksimaj jardekoj la mondo... eĉ malvarmiĝos! Ĉar tri kvaronoj el la monda surfaco konsistas el oceanoj, la homa kapablo ŝanĝi la klimaton estas preskaŭ nula. Nur lokan, urban klimaton la homoj povas ŝanĝi – ekzemple la kvaliton de la aero ĉirkaŭ urbego kiel San-Paŭlo. Sed absolute nenian influon ili kapablus havi je la tutmonda klimato.
Mi konfesas, ke mi estas konsternita. Kie la vero? Kie fido al sciencaj esploroj kaj oficialaj instancoj? Kie kredemo pri gazetaraj informoj? Kion pensi pri la ekonomiaj interesoj en nia mondo?
Tamen, neniu rajtas nei, ke ekologiaj zorgoj en nia tempo estas grava temo. Diskutoj inter sciencistoj ne forviŝas la bezonon batali por pli pura kaj sana mondo.
Kion pensas pri tio niaj karaj geaŭskultantoj?